Ferenc Kukán, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kukán Ferenc estis hungara kuracisto pri okuloj, profesoro.

Ferenc Kukán
Persona informo
Naskonomo Ferenc Lajos Ignác Kukán
Naskiĝo 6-an de oktobro 1898 (1898-10-06)
en Nové Zámky
Morto 13-an de decembro 1971 (1971-12-13) (73-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • okulkuracisto
vdr
Ferenc Kukán (dekstre)

Ferenc Kukán [1] naskiĝis la 6-an de oktobro 1898 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 13-an de decembro 1971 en Szeged.

Biografio redakti

Ferenc Kukán finis la gimnazion en sia naskiĝurbo en 1916, poste li batalis en la 1-a mondmilito. Li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1924, poste li laboris 4 jarojn en kliniko de Pécs, fine 2 jarojn en kliniko en Vieno. Inter 1928 kaj 1939 li instruis en la menciita universitato, kie li estis nomumita privata profesoro en 1936. En tiuj jaroj li studvojaĝis al Parizo, Nancy, Heidelberg kaj Frankfurt. Ekde 1936 li kuracadis komence en Pécs, poste en Kassa. Post la 2-a mondmilito li estis ĉefkuracisto laŭvice en hospitaloj de Gyöngyös kaj Hódmezővásárhely. Li estis nomumita katedrestro kaj klinikestro de Scienca Universitato de Szeged en 1950. Post 2 jaroj li kandidatiĝis. Li ricevis premiojn en 1955 kaj 1969. Li inventis "ophthalmodynamométer", kiu pli perfekte ekzamenis staton de la okulo. Li faris pli perfektaj la operaciojn pri okuloj.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A keratitis parenchymatosa kezelése bizmuttal (1926)
  • Die Bismutbehandlung der Keratitis parenchymatosa (1936)
  • Adatok a Hand–Schüller–Christian-féle betegséghez (1943)
  • A hályogseb varrásának kisebb módosítása (1951)
  • Szemészet (Oftalmologio), (1962, 1967) - studenta lernolibro (kunaŭtoro)

Fontoj redakti