Ferenc Osvald, laŭ hungarlingve kutima nomordo Osvald Ferenc estis hungara pastro, kanoniko, abato, profesoro. Lia familia nomo foje estis Oswald.

Ferenc Osvald [1] naskiĝis la 7-an de novembro 1790 en Esztergom. Li mortis la 14-an de aŭgusto 1856 en Hungara reĝlando en Nagyvárad (nuntempa Oradea en Rumanio).

Biografio redakti

Ferenc Osvald frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis filozofion en Reĝa Universitato de Pest en la studjaroj 1806 kaj 1807, teologion en Nagyszombat kaj Vieno. Li pastriĝis en 1813, poste li estis pastro 5 jarojn. En 1818 li estis inspektoro en pripastra edukejo en Pest (urbo), en la sekva jaro li doktoriĝis. Tiutempe li instruis ankaŭ en la menciita universitato, kie li estis nomumita publika ordinara profesoro en 1823. En la studjaroj 1824, 1830, 1832, 1834, 1844 li estis dekano, en 1839 rektoro. En 1846 li forlasis la instruadon, sed samtempe li iĝis kanoniko, en 1852 abato. Tiutempe li havis ankaŭ diversajn ŝtatajn kaj ekleziajn postenojn kaj li gvidis la Juran Akademion de Nagyvárad.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Oratio, qua adm. rev. ac clar. quondam domino Josepho Godinger archidioecesis Strigoniensis presbytero…. (1832)
  • Oratio in anniversaria solennitate instauratae regiae scientiarum universitatis Hungaricae (1840) - rektora parolado

Fontoj redakti