Ferenc Paczka
Ferenc Paczka [packa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Paczka Ferenc estis hungara pentristo.
Ferenc Paczka | |
---|---|
Memportreto de Ferenc Paczka en 1922 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Paczka Ferenc |
Naskiĝo | 31-an de julio 1856 en Monor |
Morto | 20-an de aprilo 1925 (68-jaraĝa) en Berlino |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Cornelia Paczka-Wagner |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Paczka [1] naskiĝis la 31-an de julio 1856 en Monor, li mortis la 20-an de aprilo 1925 en Berlino.
Biografio redakti
Ferenc Paczka aĝis 15, kiam lia desegnaĵo atingis la unuan lokon, tial li plulernis en la bavara belarta akademio. Liaj plej gravaj instruistoj estis Alexander Strähuber kaj Wilhelm von Diez. En 1874 li lernis en Parizo de Mihály Zichy, poste kun financa helpo de János Simor en Romo. En 1899 li edziĝis en Romo. Lia pentrista vivo kulminis en Berlino. Li pentradis religiajn kaj historiajn temojn, portretojn, ĝenrojn.
Ekspozicioj redakti
- postmorta en 1927
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Tánclegenda
- Birkanyírás
- Három magyar parasztleány
- Guggoló asszony
- Mari Jászai
- vidu la bildojn en tiu ĉi paĝo!
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-07-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
-
Ŝpinanta virino
-
Teado
-
Virino
-
La eta Nosy
-
Arbara sceno
-
Resto
-
Preparado de fiŝado