Ferenc SZANISZLÓ [sanislO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szaniszló Ferenc estis hungara pastro, episkopo, profesoro, abato. Lia nobela antaŭnomo estis tordai. Lia frato estis József Szaniszló.

Ferenc Szaniszló
Persona informo
Naskiĝo 2-an de aŭgusto 1792 (1792-08-02)
en Szombathely
Morto 13-an de decembro 1869 (1869-12-13) (77-jaraĝa)
en Vieno
Tombo tombejo Hietzing en Vieno
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo instruisto • katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo
vdr
Skulptaĵo pri Ferenc Szaniszló

Ferenc Szaniszló [1] naskiĝis la 2-an de aŭgusto 1792 en Szombathely. Li mortis la 13-an de decembro 1869 en Vieno.

Biografio redakti

Ferenc Szaniszló frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Pest (urbo), fine li doktoriĝis en Vieno en 1815. En la sama jaro li pastriĝis, poste li ricevis edukajn taskojn. En 1830 li estis nomita profesoro en Universitato de Pest. En 1834 li ricevis la titolon titulara kanoniko, en la sekva jaro ordinara kanoniko, en 1839 titulara abato, en 1844 episkopo de Serbio. Dum Hungara revolucio de 1848 li retiriĝis al monaĥejo. En 1850 li ricevis la postenon episkopo de Várad.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Egyházi beszéd a keresztény hazafiságról, melyet Szent István első apostoli magyar király ünnepén... (1818)
  • Doctrina religionis christiano-catholicae quam in usum academiae juventutis adumbravit (1832, 1839); tradukita hungaren fare de József Szaniszló en 1845
  • Memoria Petri Klobusiczky de eadem, metropolitanae Colocensis & Bácsiensis eccl. canonicae... (1843)
  • Forma Externa spiritualium exercitiorum per v. clerum ecclesiae hungaricae asservandorum quam privatae opinionis instar exhibet (1850)
  • Manuale sacerdotum in sacra solitudine, seu meditationes, instructiones... (1860)

Fontoj redakti