Ferenc Temesi [temeŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Temesi Ferenc estas hungara verkisto, tradukisto, dramisto, scenaristo.

Ferenc Temesi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1949 (1949-11-30) (74-jaraĝa)
en Szeged
Lingvoj anglahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Scienca Universitato de Szeged • SZTE Gyakorló Gimnázium és Általános Iskola vd
Profesio
Okupo Literatura tradukistoverkistoscenaristodramaturgotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Temesi [1] Arkivigite je 2014-03-23 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 30-an de novembro 1949 en Szeged.

Biografio redakti

Ferenc Temesi frekventis universitaton en sia naskiĝurbo. Post la diplomo en 1974 li laboris kelkajn monatojn en la universitata biblioteko en Budapeŝto, poste li iĝis liberprofesia verkisto. En 1983 li partoprenis en Amsterdamo en monda festivalo de poetoj. En 1988 li studvojaĝis al Ĉinio. Li estas eksedziĝinta. Lia stilo estas varia, foje avangarda. Li ricevis premion Kossuth en 2014, pli frue ekde 1987 ankaŭ aliajn premiojn.

Elektitaj verkoj redakti

  • Látom, nekem kell lemennem (noveloj), (1977)
  • Por I-II (romano), (1986–1987) - ĉefverko
  • Híd (romano), (1993)
  • Arborétum (teatraĵo), (1997)
  • Gabo meg a halál (noveloj), (2003)
  • Bartók (biografia romano), (2012)

Fontoj redakti