Fergana valo

malaltaĵo inter la montaroj Talas-Alatoo de Tjanŝano kaj Alajo en Centra Azio

La fergana valo aŭ en pli uzbeka formo "Fargona-valo" (uzbeke Fargʻona vodiysi) estas dense loĝata malaltaĵo inter la montaroj Tjanŝano (konkrete ties plej okcidenta parto Talas-Alatoo) kaj Alajo en Centra Azio. La valegon trafluas la rivero Sirdarjo. Pli ol dek milionoj da homoj kaj do kvinono de la loĝantaro de tuta Centra Azio vivas en la valo, kiu longas 300 kilometrojn kaj larĝas ĝis 110 kilometrojn, kompare al la granda loĝantaro do kovras relative malgrandan teritorion. Sekve oni kutime konsideras la valon la kultura centro de Centra Azio. La vala areo inkluzivas partojn de la ŝtataj teritorioj de Uzbekio, Taĝikio kaj Kirgizio.

Fergana valo
Malaltaĵo
valo [+]

LandojKirgizio, Taĝiko, Uzbekio
Koordinatoj40° 54′ 3″ N, 71° 45′ 28″ O (mapo)40.90083333333371.757777777778Koordinatoj: 40° 54′ 3″ N, 71° 45′ 28″ O (mapo)


Fergana valo (Taĝikio)
Fergana valo (Taĝikio)
DEC
Fergana valo
Fergana valo

Map
Fergana valo
Vikimedia Komunejo:  Fergana Valley [+]
vdr
topografia mapo de la fergana valo
pejzaĝo en la uzbeka parto de la valo, okcidente de la urbo Fergana/Fargona

Loĝantaro redakti

La loĝantaro de la valo estas kulture multfaceta. Krom uzbekoj, kirgizio, taĝikoj kaj tataroj tie vivas anoj de granda parto de la etnaj malplimultoj de Centra Azio. Ripete dum la lastaj jardekoj en la regiono okazis armitaj konfliktoj, kiel fine de la 1980-aj/komence de la 1990-aj jaroj, kaj en printempo 2010 (vidu konflikto de 2010 en suda Kirgizio).

Historio redakti

 
tombo de Ali en la urbo Ŝohimardon/Ŝaĥimardan de la valo

La fergana valo havas longan historion. La arkeologie dokumentitaj spuroj de setlado estas el la meza bronza epoko. Precipe en la nordokcidenta parto troviĝis multaj spuroj de setlado kaj nekropoloj. La homoj de tiuj loĝlokoj bredis brutojn kaj prilaboris metalojn. Ĉirkaŭ la jaro 1500 antaŭ nia erao la mezbronzepoka Andronovo-Tazabagĝab-kulturo estis anstataŭigita pere de la malfrubronzepoka Ĉust-kulturo, kies anoj kultivis grenojn kaj legomojn. Ĉirkaŭ la jaro 900 antaŭ nia erao ekestis la Eĝlatan-kulturo, baptita laŭ samnoma fortikita urbo.

En la frua ferepoko en la valo ekestis la regno Dajuan, konata pro altevoluigitaj agrikulturo kaj bredado de ĉevaloj. Ĉirkaŭ la jaro 329 antaŭ nia erao Aleksandro la Granda konkeris la valon, en la 3-a jarcento antaŭ nia erao ĝi iĝis parto de la helenisma regno Baktrio. En sekvaj jarcentoj ĝi regiĝis fare de diversaj etnoj, ĝis en la 6-a jarcento la armeo de la Bluturka Regno (Göktürk) konkeris ĝin.

De la valo la armeo de Babur, posteulo de Timur, ekvojis al konkero de Barato kaj la fondo de la Mogola Imperio.

Ekde la 18-a jarcento la valo estis la centro de la Ĥanlando Kokando kun rezidejo en la samnoma urbo Kokando. La Ĥanlando en la 19-a jarcento iĝis signifa teritoria ŝtato, kiu situis en rekta najbareco al la Emirlando Buĥaro kaj iĝis ties plej forta konkuranto.

Ekonomio redakti

Precipaj ekonomiaj branĉoj estas akvuma agrikulturo (granda, suda kaj norda fergana kanalo, la kultivo de kotono, fruktoj, rizo, vinberoj, minado, kaj en la moderna epoko malpesa kaj peza industrioj). Pro la kaprica fiksado de respublikaj limoj en la stalinisma Sovetunio en la valo ekde tiam gravaj trafikaj vojo estas interrompataj fare de ŝtataj limoj.

Literaturo redakti

  • Ivanov P.P.: Istorija kokandskogo Ĥanata [do: "Historio de la kokanda Ĥanlando"]. En: Oĉerki po istorii srednej azii (XVI - seredina XIX v.) Moskvo 1959.