Fermita urbo

urbo ne vizitebla sen permeso

La fermitaj urboj (ruse закрытые административно-территориальные образования, mallonge ruse ЗАТО [zato]) estas tiaj komunumoj en Sovetunio (kaj nun en Rusio), kiujn oni povas viziti nur laŭ speciala permesilo, la loĝantoj ne rajtas translokiĝi kaj estas sub rekta federacia direktado.

Nun ekzistas 45 tiaj komunumoj, el kiuj 25 havas urban rangon, la pliaj estas malpli grandaj urbosimilaj setlejoj. Ili povas esti setlejoj por atomindustrio, mararmeaj militbazoj (havenoj), lokoj por kosmoesplorado, armoesplorado.

Ili estis tiel sekretaj dum la soveta epoko, ke ili ne havis nomojn, nur numerojn apud la nomo de la pli granda urbo (ekz., Zareĉnij portis la nomon Penza-19) kaj oni ne desegnis ilin sur mapoj. Plimulto el la fermitaj urboj (6) troviĝas en la Murmanska provinco, tio estas ĉefe mararmeaj bazoj.

Malgraŭ la komplikaĵoj de la vivo en fermitaj urboj, en Sovetunio ili estis pli komfortaj setlejoj pro pli bona liverado de varoj kaj preskaŭ nula krimo.

En 2002 vivis en la fermitaj urboj ĉ. 1 345 000 homoj, t.e. 1 % de la rusia loĝantaro. Dum ekzisto de la Sovetunio, ankaŭ grandurboj apartenis al fermitaj urboj ekz. Gorkij (hodiaŭ: Niĵnij Novgorod), VladivostokoIĵevsk.

Listo de la fermitaj urboj redakti

La urboj Norilsk kaj Dudinka ne havas statuson de ZATO, sed ekde 2001 eksterlandanoj rajtas viziti ilin nur laŭ speciala permeso de administracio.

Eksteraj ligiloj redakti