Fernando Fher Olvera

Fernando Fher Olvera estas meksika kantoverkisto naskiĝinta la 8-an de decembro 1959 en Puebla. Lia kompleta nomo estas Jose Fernando Emilio Olvera Sierra. Li estas la voĉo, la muzikverkisto kaj la gitaristo de la meksika ensemblo Maná, antaŭe nomata Sombrero Verde. Li studis pri Komunikadosciencoj en la Universitato UNIVA.

Fher (2012)

Li kunlaboris kun muzikaj artistoj kiel Rubén Blades, Carlos Santana (Corazón Espinado), Pablo Milanes, Luciano Pavarotti, Zucchero, Moisés Aldana, Miguel Ríos, Miguel Bosé, Tanya Mota, Juan Luis Guerra, Sebastián Trepode, kaj multaj aliaj.

Li havas bonegan rilaton kun Bono de U2, kun kiu li kunpartigas multajn luktojn kaj zorgojn pri la sociaj problemoj.

En 2003 li realigis, kantante kun sia ensemblo, pormedian kampanjserion.

El sia edzino, Ana Indira, li ekhavis filon, kiun li nomis Dalí.