Fernando González Ochoa

Fernando González Ochoa estis kolombia filozofo kaj verkisto, naskita la 24-an de aprilo de 1895 en Envigado (municipo proksima al Medellín) (Kolombio). Lia patro estis Daniel González kaj lia patrino Pastora Ochoa. Li mortis la 16-an de februaro de 1964.

Fernando González Ochoa
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1895 (1895-04-24)
en Medeĝino
Morto 16-an de februaro 1964 (1964-02-16) (68-jaraĝa)
en Envigado
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Kolombio vd
Alma mater Universitato de Antjokio vd
Familio
Infanoj Simón González Restrepo vd
Profesio
Okupo juĝistofilozofoverkisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infanaĝe li studis en religia lernejo, kaj poste estis mezlernejano interna en Lernejo San Ignacio de Loyola, regita far jezuitoj, kie li studis kvin jarojn, ĝis kiam li estis forpuŝita: pro siaj frumaturaj kaj troaj legitaĵoj, pro "infekti" kunlernejanojn per siaj filozofiaj demandoj, kaj pro malzorgo rilate religiajn normojn. Post tiu ĉi okazintaĵo li restis ekster la lerneja mondo tri jarojn.

En 1916, 21-jaraĝa, li skribis sian unuan verkon: Pensamientos de un viejo ("Pensoj de maljunulo"), kaj la sekvantan jaron li fariĝis abituriento pri filozofio kaj beletro en la Universitato de Antjokio.

Pro sia eksterordinara kapablo, li sukcesis fariĝi advokato en la sama universitato en 1919, 24-jaraĝa. Sia tezo estis: "La Rajto Malobei", sed la universitatestroj ne akceptis ĝin, kaj devigis lin fari ŝanĝojn al ĝia teksto, kaj do li tiam titolis ĝin simple "Tezo". Tamen, dum sia vivo li nur malofte laboris kiel advokato.

Li edziĝis en 1922 kun Margarita Restrepo Gaviria, filino de Carlos E. Restrepo, prezidento de Kolombio en 1910-1914. La paro havis kvin gefilojn: kvar viroj -Álvaro, Ramiro, Fernando kaj Simón- kaj unu filino -Pilar-

Fernando González estis juĝisto en la Supera Tribunado de la urbo Manizales (Kolombio), kaj en Medellín, kaj konsulo de Kolombio en eŭropaj urboj Ĝenovo, Marsejlo, Bilbao y Roterdamo.

La plimulton el siaj verkoj li skribis inter 1929 kaj 1941. En lia verkaro ankaŭ estas menciinda la letera korespondado kun: Sia bopatro Carlos E. Restrepo, la kataluna pastro Andrés Ripol, la jezuito Antonio Restrepo, kaj sia filo Simón González Restrepo. Li ankaŭ eldonis 17 numerojn de revuo totolita Antioquia ("Antjokio"), inter 1936 kaj 1945.

Mondfamaj verkistoj kiel Gabriela Mistral, Azorín (José Martínez Ruiz), Miguel de Unamuno, José María Velasco Ibarra kaj Ernesto Cardenal laŭdis la verkaron de Fernando González.

Li estis ankaŭ konata pro la domo kiun li posedis ekde 1937 en bieno, kiun en 1959 baptis per la originala vortkunmetaĵo Otraparte ("alia-loko"), kie li estis vizitata far nova generacio de formiĝantaj skribistoj, lernemaj el la majstro, inter ili: Manuel Mejía Vallejo, Carlos Castro Saavedra kaj Gonzalo Arango. La loko nun estas muzeo pri la vivo kaj verko de la filozofo.

Li estas verŝajne la plej originala, aŭtenta, kolombia filozofo kiu disvolvis propran filozofian pensadon surbaze de la popola idiosinkrazio kaj lingvaĵo. Li estis ankaŭ unu el plej vitalaj kaj opinivokaj kolombiaj verkistoj de sia tempo. Per akuta penso kaj sincero li malkaŝis mensogojn en la kolombia socio. Li estis amanto de la vivo, kaj posedanto de ribelema spirito kaj batalema fontoplumo. Li estis eĉ "kondamnita pro ateismo", sed vere li estis mistika homo.

Citaĵo
 La saĝo venas kun la maljuneco. Jen la belega kaj nekontestebla leĝo: Ni lernas la lecionon kiam la vestaĵo eluziĝis 
— Fernando González Ochoa

Verkaro redakti

  • Pensamientos de un viejo ("Pensoj de maljunulo"), (1916)
  • Viaje a pié ("Perpieda vojaĝo"), (1929)
  • Mi Simón Bolívar ("Mia Simón Bolívar"), (1930)
  • Don Mirócletes ("Sinjoro Mirokletes") , (1932)
  • El Hermafrodita Dormido ("La hermafrodito dormanta"), (1933)
  • Mi Compadre, (1934)
  • El Remordimiento ("La Rimorso"), (1935)
  • Cartas a Estanislao ("Leteroj al Estanislao"), (1935)
  • Salomé, (1935), publikigita en 1984
  • Los Negroides ("La negroidoj"), (1936)
  • Nociones de Izquierdismo ("Nocioj pri Maldekstrismo"), (1937)
  • Santander, (1940)
  • El maestro de escuela ("La instruisto de lernejo"), (1941)
  • Arengas Políticas ("Politikaj Instigdiskursoj"), (1945)
  • Libro de los Viajes o de las Presencias ("Libro de la Vojaĝoj aŭ de la Ĉeestoj"), (1959)
  • Tragicomedia del Padre Elías y Martina la Velera ("Tragikomedio de Pastro Elías kaj Martina la kandelfaristino"), (1962)
  • El Pesebre, (1963)

Eksteraj ligiloj redakti