Fertőszéplak
Fertőszéplak [fertOsEplak] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en distrikto Sopron. La loknomo estas hungare Fertő-bela-loĝej'.
Fertőszéplak | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9436 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 346 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 62 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 37′ N, 16° 50′ O (mapo)47.61581111111116.837980555556Koordinatoj: 47° 37′ N, 16° 50′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 21,78 km² (2 178 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fertőszéplak [+] | |||
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Fertőszéplak situas laŭ la flankovojo proksime de lago Fertő, fine fervojoj Fertőszentmiklós-Pamhagen kaj Sopron-Győr estas ne tro for.
Historio redakti
La vilaĝo estis loĝata jam dum la neolitiko, baldaŭe romianoj vivis tie. Post la kontraŭturkaj bataloj germanoj alvenis. Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio, la vilaĝo trovis sin proksime de la nova ŝtatlimo.
Post la 2-a mondmilito Fera Kurteno konstruiĝis, en la lago oni instalis minojn. La kulturdomo en 1950 konstruiĝis. En 1989 la fera kurteno ĉesis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla ie ajn senkontrole.
Vidindaĵoj estas Preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj (Fertőszéplak), kastelo de Széchenyi, kaj muzeo pri fervojaj lampoj.
Famuloj redakti
En la tiutempa Széplak naskiĝis mecenato kaj magnato Ferenc Széchényi.