Fervoja trafiko en Ĉeĥio

Fervojaj trakoj estis en Ĉeĥio konstruitaj de unua triono de la 19-a jarcento. La unua fervoja linio en hodiaŭa Ĉeĥio estis linio de Linz tra Summerau kaj Horní Dvořiště al České Budějovice, sed tie ne veturis tiam vaporaj trajnoj, sed temis pri ĉevaltiraj trajnoj[1]. En jaro 1839 alvenis al Brno unua vapora trajno kaj de tiu tempo estis trajna konekto de Brno tra Břeclav al Vieno. Al Prago alvenis la unua trajno pli malfrue, je la 20-a de aŭgusto 1845. De tiu tempo Prago havis konekton kun Vieno, sed pere de nepraktika kaj longa vojo tra Olomouc, Přerov kaj Hodonín[2].

Mapo de fervojaj trakoj en Ĉeĥio

Preskaŭ ĉiuj fervojaj trakoj en Ĉeĥio estis konstruitaj jam en tempo de Habsburga monarĥio. Post disfalo de la monarĥio ekestis Ĉeĥoslovakio kaj ekestis tiam Ĉeĥoslovakaj ŝtataj fervojoj. Tiu ĉi historio estas interrompita dum germana okupado dum la Dua mondmilito.

Hodiaŭ en Ĉeĥio funkcias sistemo de luigo de trakoj de Administro de fervoja trafikavojo (ĉeĥe SŽDC) al transportistoj. Plej grava persona transportisto estas Ĉeĥaj fervojoj.

Ĉeĥaj fervojaj rekordoj [3] redakti

  •  
    Plej alte situanta stacio en Ĉeĥio – Kubova Huť
    Plej alte situanta stacio: Kubova Huť en alto de 995 metroj super maro.
  • Plej malalte situanta stacio en Ĉeĥio: Dolní Žleb en alto de 127 metroj super maro.
  • La plej rapida elektra fervoja veturilo en Ĉeĥio: trajno Pendolino, tipo 680.001 havis rapidon de 237 km en horo je la 18-a de novembro 2004 inter Brno kaj Břeclav (sed praktike tiu ĉi rapido ne estas uzata, ĝis nun nur 160 km/h).
  •  
    Pendolino en Brno
    La plej rapida vapora lokomotivo: lokomotivo 498.106, nomata Albatros havis rapidon de 162 km en horo je la 27-a de aŭgusto 1964 je fervoja ekzamena rondo ĉe Velim.
  •  
    Lokomotivo 380 ČD dum testado
    La plej efika fervoja veturilo: elektra lokomotivo de serio 380 ČD (Škoda 109E) povas havi rapidon de 200 km en horo. Nuntempe ankoraŭ testata, en frua estonteco ĝi estos uzata por ĉefaj personaj longdistancaj trajnoj.
  • Plej longa fervoja tunelo estas apud vilaĝo Droužkovice (ne tre for de urbo Chomutov) kaj mezuras 1 758 metroj. La tunelo estis konstruita dum la jaroj 20002007 kaj havas nur unu relparon.

Internaciaj transportaj fervojaj koridoroj en Ĉeĥio redakti

Tra Ĉeĥio kondukas kvar internaciaj transportaj koridoroj:


Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti