Trako estas fervoja vojo. Ĝi konsistas el du ŝtalaj reloj, kuŝantaj sur ŝpaloj. Ŝpaloj povas esti faritaj el ligno, ferbetono kaj malofte el ŝtalo.

Reloj, kuŝantaj sur ferbetonaj ŝpaloj, en stacio Prievidza, Slovakio, 2002.

Reloj estas muntitaj sur ŝpaloj per specialaj fiksiloj. Por lignaj ŝpaloj la fiksiloj estas specialaj grandaj najloj. Por ferbetonaj ŝpaloj fiksiloj estas ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj. Inter ferbetona ŝpalo kaj relo ĉiam estas guma enmetaĵo por eviti detruon de ŝpaloj per frapoj de vagonoj.

Vidu ankaŭ redakti