Festo de la lumoj en Lyon

La Festo de la lumoj, ankaŭ nomata Festo de la 8a de decembroIluminadoj, estas popola manifestacio, kiu okazas ĉiujare ĉirkaŭ la 8a de Decembro, tradicia dato de la evento, en Liono (Francio).

Festo de la lumoj en Lyon
lights festival
Lando(j) Francio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Originoj de la kultado al Maria redakti

La urbo Liono kultas Virgulinon Marian jam en Mezepoko kaj estiĝis sur ŝia ŝirmado dum 1643, jaro kiam sudo de Francio estis trafita de pesto: la skabenoj de Liono, la provosto de negocistoj kaj la eminentuloj sanktpromesis omaĝi ĉiujare al la Virgulino se la epidemio ĉesos.

De tiam, solena municipa irantaro vojis al la baziliko je Nia-Sinjorino en Fourvière, de la katedralo je Sankta-Johano ĉiun 8an de Septembro (ankoraŭ ne la 8an de decembro), tago de la urba konsekrado al la Virgulino, por oferi kandelojn kaj orajn eskudojn.

La unuaj iluminadoj de la 8a Decembro redakti

En 1852 estis inaŭgurita la statuo de la Virgulino Maria starigita sur la kapelo de la Fourvière-monteto. Verkita de la skulptisto Joseph-Hugues Fabisch, ŝi estis proponita de kelkaj Lionaj eminentuloj kaj fervoraj katolikoj kaj akceptita de la episkopo, kardinalo Bonald, en 1850. La inaŭguro de la statuo devintus okazi la 8an de Septembro 1852, festo de la naskiĝo de la Virgulino kaj datreveno de la skabena sanktpromeso de 1643. Sed riveraltiĝo de Saône malhelpis ke ĝi estu preta. La ĉefepiskopo, konkorde kun la laika komisio, tiam decidis alitagigi la inaŭguron je la 8a de Decembro.

Nu, la 8a de Decembro estas festo de Senmakula Koncipiĝo de la Virgulino, festo celebrata ekde la 9a jarcento, kvankam oficialiĝo de la dogmo okazis nur en 1854. Dum la tagoj ĵus antaŭ la inaŭguro, ĉio pretas por la festado : la statuo estas iluminota per bengala fajro, piroteknikaĵoj estas preparitaj sur la pinto de la monteto kaj fanfaroj muzikos sur la stratoj. La katolikaj eminentuloj de Liono proponas iluminigi fasadojn de domoj, kiel tio okazas, tradicie, dum grandaj eventoj (reĝaj vizitoj, militaj venkoj...).

Sed, jen, matene de la 8a Decembro, forta fulmotondro trafas Lionon. La ceremonia estro tuj decidas ĉion halti kaj alitagigi la noktan festadon al la posta dimanĉo. Poste, finfine, la ĉielo klariĝas kaj la Liona loĝantaro, kiu tiom atendis tiun ceremonion, spontane iluminigas siajn fenestrojn, eliras sur la stratojn kaj kelkaj bengalaj fajraĵoj rapide ŝaltitaj lumigas la statuon kaj la kapelon de Nia-Sinjorino en Fourvière (la aktuala baziliko ankoraŭ ne ekzistas). La Lionanoj kantas kantikojn kaj krias «Vivu Maria!» ĝis malfrue dum la nokto.

Daŭrigo de la tradicio redakti

Ekde 1852, la festo okazis ĉiujare. Laŭ la tradicio, ĉiu Liona familio jam konservas, kune kun la Kristnaskaj ornamaĵoj, sian kolekton da glasoj por la 8a de decembro, dikaj kaj kelkfoje koloritaj. Oni nomas tiujn glasojn kun kandelo ene "lumiletoj" (france "lumignons"). Ekde la monato novembro, oni trovas en vendejoj sakojn da tiaj famaj kandeloj mallongaj kaj kanelitaj kiel kukoj, kaj ankaŭ sortimentojn da glasoj. Vespere de la 8a de Decembro, la kandeloj estas ŝaltitaj kaj metitaj sur la fenestraj randoj.

Ligiloj redakti