Feurat Alani

Feurat ALANI (arabe : فرات العاني ) estas franca ĵurnalisto, filmproduktoro kaj verkisto. Li naskiĝis en Parizo la 5-an de decembro 1980.

Feurat Alani
Persona informo
Naskiĝo 5-an de decembro 1980 (1980-12-05) (43-jaraĝa)
en 12-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Loĝloko Dubajo
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Li devenas de iraka familio en Francio, kien lia patro alvenis en 1972 fuĝinte el la diktatora reĝimo de Saddam Hussein.

Li komencis sian ĵurnalistan karieron en 2003 kiel korespondanto en Bagdado de pluraj francaj ĵurnaloj kaj revuoj.

En 2008 li reiris en Parizon kaj faris televidajn reporteraĵojn en Irako, Usono, Egiptio kaj Alĝerio.

En 2010 li kreis sian filmproduktan societon kaj reiras en Faluĝahon, devenloko de sia patra familio kaj faras tie esploron pri la konsekvencoj de la uraniaj bomboj amase uzitaj de la Usona armeo en tiu urbo. Lia rezultanta filmo Irako: la foroferitaj infanoj de Faluĝaho, ricevis premiojn en pluraj kinfestivaloj (Lille, Monte-Carlo, Kataro, Maroko).

Li ankaŭ skribas artikolojn en Le Monde diplomatique[1], la retejo Orient XXI[2], kaj la revuo Géo.

En 2019, li ricevis la premion Albert Londres pro sia libro Le Parfum d'Irak[3].

En 2023 li publikigis sian unuan romanon, Je me souviens de Falloujah, inspiritan de la vivo de lia patro Amir.

Referencoj redakti