La Fiĝia akcipitro (Accipiter rufitorques) estas taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Ĝi estis iam konsiderata la sama specio (samspecifa) kiel la Aŭstralia akcipitro de Aŭstralio kaj Nov-Kaledonio. Ĝi estas endemia de Fiĝio, kie ĝi loĝas en la plej grandaj insuloj de Viti Levu, Vanua Levu, Taveuni, Kadavu, Gau kaj Ovalau.[1] Ĝi okupas ampleksan gamon de arbaraj habitatoj en Fiĝio, el natura pluvarbaro al kokosplantejoj kaj urbaj ĝardenoj kaj parkoj.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiĝia akcipitro
Fiĝia akcipitro, Savusavu, Vanua Levu, Fiĝio
Fiĝia akcipitro, Savusavu, Vanua Levu, Fiĝio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. rufitorques
Accipiter rufitorques
(Peale, 1848)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fiĝia akcipitro gamas laŭgrande el 30–40 cm, kio faras ĝin mezgranda por sia genro. Estas evidenta kazo de seksa dimorfismo, ĉar inoj estas pli grandaj ol maskloj.[2] Ĝi havas longajn krurojn kaj longan voston. La plumaro estas nekonfuzebla en sia teritorio, havas grizajn kapon, dorson, voston kaj flugilojn kaj rozecajn subaĵojn kaj kolumon. La plumaro de junulo estas distinga el plenkreskulo, tutbruna kun tre strieca brusto.[1]

La Fiĝia akcipitro manĝas birdojn kiaj grandaj kolomboj, insektojn, enmetitajn rodulojn kaj reptiliojn.[2] kaj estis registritaj ankaŭ manĝantaj riverajn salikokojn el la familio de Palemonedoj,[3] same kiel riverajn fiŝojn. Tiu specio ĉasas kaj el ripozejo kaj dumfluge.

La Fiĝiaj akcipitroj estas sezonaj reproduktantoj, kun reprodukta sezono inter julio kaj decembro.[4] Plej parto de ovoj estas demetataj inter septembre kaj oktobro. La nesto estas platformo el bastonetoj situa alte en nedense vegetaĵara arbo. La tipa ovaro estas 2 aŭ 3 ovoj (foje 4), el kiuj ĝis 2 estas kutime zorgataj.[2]

Kvankam tiu specio estas nune konsiderata endemia de Fiĝio, oni trovis ostojn el fosilioj atribuitaj al tiu specio en la insulo de 'Eua en Tonga.[5] La specio povus ankaŭ esti vivinta iam en la Lau Insularo de Fiĝio.[6] Fiĝiaj akcipitroj foje kaptas kokojn kaj estas ofte pro tio mortpafataj. Ili ĉiukaze estas komunaj kaj loĝas je altaj densoj.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pratt, H Douglas; Bruner, Phillip & Berrett, Delwyn. (1987) The Birds of Hawaii and the Tropical Pacific. Princeton: Princeton University Press, p. 356. ISBN 0-691-08402-5.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Thiollay, J.M. (1994): Family Accipitridae (Hawks and Eagles) in del Hoyo, J.; Elliot, A. & Sargatal, J. (editors). (1994). Handbook of the Birds of the World. Volume 2: New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions. ISBN 84-87334-15-6
  3. (1980) “Harriers fishing”, Notornis 27 (2), p. 114.  Arkivigite je 2008-10-17 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-17. Alirita 2011-07-09.
  4. (1981) “Nesting season of the Fiji Goshawk”, Notornis 28 (2).  Arkivigite je 2008-10-18 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-10-18. Alirita 2011-07-09.
  5. Steadman, David (1993). “Biogeography of Tongan birds before and after human impact”, Proceedings of the National Academy of Science 90 (3), p. 818–822. doi:10.1073/pnas.90.3.818. 
  6. Steadman, David. (2006) Extinction and Biogeography in Tropical Pacific Bird. University of Chicago Press, p. 360–361. ISBN 978-0-226-77142-7.