La Fiĝia petrelo (Pseudobulweria macgillivrayi), konata ankaŭ kiel Petrelo de MacGillivray, estas malgranda, malhela birdospecio de la grupo de burdopetreloj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiĝia petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Pseudobulweria
Pseudobulweria macgillivrayi
(Gray, 1860)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Fiĝia petrelo estis origine konata el nematura specimeno troviĝinta en 1855 ĉe la insulo Gau, Fiĝioj, de naturalisto John MacGillivray sur la ŝipo 'HMS Herald' kiu portis la ekzempleron al la Brita Muzeo en Londono. Ĝi estis remalkovrita en 1983, kaj ekde tiam estis pliaj sep registroj, kiuj inkludis la kapton kaj fotigon de unu plenkreskulo en aprilo 1984. Tiu specio estas klasita kiel draste endanĝerita ĉar el malalta nombro de registroj oni supozas, ke estas nur malgranda populacio de malpli ol 50 individuoj limigitaj al tre malgranda reprodukta areo.

Tiu birdospecio estis priskribita kiel 30 cm alta, malhela kun ĉokolad-koloraj plumoj, Malhelaj okuloj kaj beko kaj bluaj piedomakuloj. Ili povas esti vidata en akvoj ĉe la insulo Gau sed oni supozas, ke ĝi disiĝas al pelagaj akvoj for el la insulo.

La raro kaj gravo de tiu specio estas konata de lokanoj de Gau kaj ĝi aperas sur fiĝia monbileto, same kiel aperis en la logoo de la jam malaperinta flugentrepreno Air Fiji. Ĝi estas protektita laŭ la leĝaro de Fiĝioj. En 1989, priserĉado ĉe la bordo de eblaj nestareoj finiĝis ĉar oni timis, ke tia aktivado, sen komplementa konservagado, povus kuraĝigi katojn sekvi padojn en la areo.

Aŭguste 2007, ĵusa haŭto de vundita Fiĝia petrelo, kiu sekve mortiĝis disponeblis por studo en Fiĝio.

Maje de 2009, oni faris la unuajn fotojn de la birdospecio mare faritaj proksimume je 46 km sude de Gau.[1]

Referencoj redakti