Fiľakovo

urbo de Slovakio

Fiľakovo, hungare Fülek, germane Fileck estas urbo en Slovakio.

Fiľakovo
hungare: Fülek, germane: Fileck
urbo
Episkopa vojo en Fiľakovo
Blazono
Oficiala nomo: Fiľakovo
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Lučenec
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Novohrad
Memorindaĵo Filakova burgo
Rivero Belina
Situo Fiľakovo
 - koordinatoj 48° 16′ 06″ N 19° 49′ 29″ O / 48.26833 °N, 19.82472 °O / 48.26833; 19.82472 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 210 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 193 m s. m.
Areo 16,176 km² (1 617,6 ha)
Loĝantaro 10 352 (31.12.2009)
Denseco 639,96 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Cerová vrchovina
Unua skribmencio 1246
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 986 01
Telefona antaŭkodo +421 47
Aŭtokodoj LC
NUTS 511391
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Fiľakovo
Retpaĝo: www.filakovo.sk
Portalo pri Slovakio
Burgo en Fiľakovo

Situo redakti

La urbo situas en valo kaj sur deklivoj, laŭ cefvojo Hatvan-Lučenec. Estas fervojo al Hatvan, Tornaľa kaj Zvolen.

Historio redakti

La unua mencio pri la urbo devenis el 1246, pri la fortikaĵo el 1262. Ilin okupis Mateo Csák (ĉAk), sed la reĝa armeo reokupis ĝin en 1321. La komunumo sub la fortikaĵo urbiĝis en 1423. Iom poste la husanoj okupis la fortikaĵon. En 1554 pro perfido la turkoj ekhavis kaj tenis ĝin duonjarcenton. La Habsburgoj reokupis ĝin en 1593. Okazis granda incendio en 1615. Gabrielo Bethlen tenis la fortikaĵon dum kelkaj jaroj, sed la aŭstroj reokupis ĝin en 1621. En la 17-a j.c. la urbo estis departementejo de 4 departementoj. En 1678 Emeriko Thököly fiaskis ĉe la sieĝo, sed en 1682 Thököly kune kun turkoj venkis, poste eksplodis la fortikaĵon kaj detruis la urbon. En la 18-a j.c. la komunumo iĝis kampurbo, en la 19-a j.c. distriktejo. En 1910 loĝis en la urbeto 2576 da homoj, plej parte hungaroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Nógrád (reĝa departemento), kie estis distriktejo. La regiono ekde 1920 apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario.

En 1991 loĝis tie 10 451 da homoj, (7064 hungaroj, 2956 slovakoj, 344 ciganoj kaj 40 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

  • ruina fortikaĵo
  • katolika preĝejo kaj klostro el 1513, post 1682 rekonstruitaj en baroka stilo, nun estas pilgrimejo
  • baroka kastelo de Coburg el la 17-a j.c.
  • nobeldomo de Koháry el la 18-a j.c.
  • klasikisma nobeldomo de Cebrián el 1847
  • lernejo, nun muzeo

Famuloj redakti

 
Vido el Filakova burgo
 
Subburgejo en Fiľakovo