La Fiŝkorvo (Corvus ossifragus) estas birdospecio de la familio de korvedoj kaj el ĝia tipa genro Corvus ene de la ordo de paserinoj kiu estas asocia kun habitatoj de humidejoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Fiŝkorvo
Fiŝkorvo
Fiŝkorvo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Corvus
Specio: C. ossifragus
Corvus ossifragus
(Wilson, 1812)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Fiŝkorvo estas laŭŝajne simila al la Larĝbeka korvo sed ĝi estas pli malgranda (36 al 41 cm longa) kaj havas pli silkomildan plumaron kompare. La diferencoj estas ofte nur vere videblaj kiam la du specioj apudas aŭ dum alvokaŭdo. La beko estas kutime pli svelta ol tiu de la Larĝbeka korvo sed denove, tio ne helpas multe kiam ne estas apude alia birdo por la komparo.

Vida diferencigo el la Larĝbeka korvo estas ege malfacila kaj foje malakurata. Tamen estas diferencoj krom grando. Fiŝkorvoj havas pli sveltajn bekojn kaj piedojn. Povas esti ankaŭ eta akra hoko fine de la supra beko. Fiŝkorvoj ŝajne havas pli mallongajn gambojn dum piedirado. Pli rimarkinde dum alvoko fiŝkorvoj ĝibas kaj skuas siajn gorĝoplumojn (rigardu bildon).

La voĉo estas la plej rimarkebla diferenciga karaktero por tiu specio kaj el iu alia specio de amerika korvo. Ĝi estas priskribita kiel naza kaj raŭka "ark-ark-ark" inklude plendeman "ŭaŭ-ŭaŭ".

Taksonomio redakti

Ĵusaj genetika konstatado ŝajne indikas, ke tiu specio estas proksima kaj al la Sinaloa korvo, (Corvus sinaloae) kaj al la Tamaŭlipa korvo, (Corvus imparatus) kaj ne estas tiom proksima al la Larĝbeka korvo, (Corvus brachyrhynchos) kiel eksteraj similaĵoj sugestas.

Distribuado kaj habitato redakti

Tiu specio loĝas en la Orienta Marbordo de Usono el la ŝtato de Rod-Insulo suden al la norda parto de la Golfo de Meksikio kaj sekvas multajn riversistemojn internen dum ioma distanco. Ili oftas ĉe marbordaj marĉoj kaj strandoj, sed ankaŭ ĉe riveroj, internaj lagoj kaj marĉoj, riverbordoj kaj ties proksimaj ĉirkaŭaĵoj.

Kutimaro redakti

Dieto redakti

Manĝon oni prenas ĉefe el surgrunde kaj eĉ el malprofunda akvo kie la birdo povas ŝvebi kaj pluki manĝerojn el la akvo per siaj piedoj. Ili manĝas krustulojn kiel kraboj, salikokojn, aliajn senvertebrulojn, surstranditajn fiŝojn kaj vivantajn fiŝojn se la situacio favoras ties kapton; ovojn kaj birdidojn, etajn reptiliojn kaj fruktojn de multaj arboj, nuksojn kaj grenon, homajn restaĵojn kie tiuj estas disponeblaj.

Reproduktado redakti

La nesto estas kutime konstruita alte en arbo kaj estas ofte akompanata en proksimaj arboj de aliaj nestoj de la sama specio formante etajn, izolitajn koloniojn. La ino demetas kutime 4-5 ovojn.

Konservado redakti

Tiu specio ŝajne estas pli rezista al la Okcidentnila Viruso ol la Larĝbeka korvo. Oni konstatis survivajn indicojn ĝis 45 % por fiŝkorvoj, kompare kun la preskaŭ nula de la specio de la Larĝbeka korvo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Sonligo redakti

Bildoligoj redakti