Fiakro estas luebla kaleŝo je dispono de publiko. Fiakro havas kvar radojn kaj estas tirata per du ĉevaloj. Ĝi povas transporti maksimume du personojn en fermita aŭ malfermita kaleŝo.

Fiakro

La tiaj lukaleŝoj stacionis en la 17-a jarcento (1662) antaŭ la hotelo « à Saint-Fiacre » en Parizo, en la strato St. Fiacre. De tie venas ties nomoj. En 1693 ili aperis ankaŭ en Vieno. La numerigita kaleŝo anstataŭis la pli fruajn Janŝki-kaleŝojn. Ĉ. 1700 ekzistis en Vieno ĉirkaŭ 700, ĉirkaŭ 1860 - 1900 jam pli ol 1000 fiakroj. Hodiaŭ oni uzas ilin (agadas 54) en Vieno por livero de turistoj.

Ekde 1998 oni devas havi specialan ekzamenon por stiri fiakron en Vieno. Por la kondukisto de tia ĉevalveturilo ekzistas aparta nomo - koĉero. En Vieno oni ordonis en 2004 (la 1-an de julio) uzi saketon (vindotukon) por kolekti la ĉevalan sterkon.

Fiakroj ekzistas ne nur en Vieno, sed ankaŭ en aliaj urboj de la iama aŭstra monarĥio (de Prago tra Budapeŝto ĝis Lemberg) kaj eĉ en Salzburg.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti