Fiat 3000 (L5/21) estas itala malpeza tanko de la 1920-j. La unua itala seria tanko, konstruita tuj post la Unua mondmilito sur la bazo de la franca FT-17. Oni produktis ĝin, samkiel ĝian bonigitan version Fiat 3000B (L5/30), en la jaroj 1921-1930, entute 152 tankojn. La plimulto da ellasitaj "Fiat 3000" restis uzata en la komenco de Dua Mondmilito kaj estis uzita limige ĝis 1943. Oni eksportis 26 ekzemplerojn.

Fiat 3000

Fiat 3000A L5/21

Baza karakteristiko
Homekipo 2
Longo 4.29 m (kun la kanono)
Larĝo 1.67 m
Alto 2.2 m
Maso 5.5 t
Blendo kaj armilekipo
Blendo 16 mm
Ĉefarmilo 2 × 6.5-mm mitraloj
Sekundaraj armiloj neniuj
Movumo kaj movo
Movumo vica 4-cilindra per akvo fridigita karburila motoro
63 ĈP
Risortigo lamenaj risortoj
Maks. rapideco 21 km/h
Proporcio povumo/maso 11.4 ĈP/tunoj
Veturdistanco 130 km (sur ŝoseo)
vdr

Historio redakti

En 1918 Francio liveris al Italio unun pezan tankon Schneider CA1 kaj kelkajn malpezajn Renault FT-17. Italio faris aldonan mendon, sed Francio havis tiam mankon de tankoj eĉ por la propra armeo kaj ne povis helpi al italoj. Tial Italio decidis konstrui mem tankon, similan al FT-17, sed uzi italajn modulojn kaj detalojn. La firmoj Ansaldo kaj Breda ellaboris la tankon, kaj oni mendis produktadon de 1400 tankoj al la firmo Fiat. Sed en 1918 oni reduktis la mendon ĝis 100 unitoj, pro fino de Unua mondmilito.

Oni konstruis la unuan pratipon en 1920, sed la itala armeo ricevis la novan tankon nur en 1923. Kompare kun la franca FT-17, Fiat 3000 modelo 21 (Fiat 3000A) estis pli malpeza kaj rapida. Unuaj ekzempleroj de la tanko havis du parigitajn mitralojn de kalibro 6.5 mm, kiuj situis en la turo kaj havis angulon de celado de +24 ĝis −17°. La municio inkludis 2000 kartoĉojn.

En 1929 oni instalis sur unu el tankoj la 37-mm kanonon anstataŭ la mitraloj, kaj baldaŭ modifis tiel plumulton da tankoj. La nova modifo nomiĝis Fiat 3000 modelo 30 (Fiat 3000B). Krom nova armo, la tanko ricevis bonigitan suspension kaj pli fortan motoron (64 ĈP). La 37-mm kanono estis delokigita dekstre kaj havis angulon de celado de +20 ĝis −10°. Ĝia municio inkludis 68 pafojn. Maso de la nova modifo estis 6 tunoj, longo kun kanono estis 3.94 m. Kelkaj tankoj "Fiat 3000" havis radiostaciojn kaj estis uzitaj de komandantoj.

Inter eksperimentaj versioj oni povas noti la 105-mm memmovan kanonon kaj la modifon kun parigitaj 37-mm kanonoj.

Ĝis en 1929 la anglaj tanketoj “Carden-Loyd Mk VI” aperis, la itala armeo havis en granda kvanto nur la tankojn "Fiat 3000". Italoj uzis ilin en Abisenio, Libio kaj eĉ en Italio mem. Lastfoje ili batalis dum elŝipigo de aliancanoj en Sicilio.

Modifoj redakti

  • Fiat 3000A, L5/21 — la baza versio kun mitrala armo, 100 unitoj elfaritaj.
  • Fiat 3000B, L5/30 — versio kun 37-mm kanono "Model 30 37/40" anstataŭ tura mitralo, 52 unitoj elfaritaj.
  • Fiat 3000B kun 105-mm memmova kanono.
  • Fiat 3000B kun parigitaj 37-mm kanonoj.