Fiat X1/9 estis malgranda sporta aŭto duseĝa, kiun konstruis la itala firmao Carrozzeria Bertone surbaze de komponantoj de Fiat.

Fiat X1/9

Oni prononcas la nomon "fiat iks' unu naŭ" (itale: fiat iks uno nove). La nomo ne konformas al la aliaj nomoj de Fiat-aŭtoj, kiuj kutime havis tri-ciferan nombron; ĝi estas la interna kod-nomo el la evoluiga fazo (en kiu "X1" estis uzata por pasaĝeraj kaj "X2" por varaj aŭtoj), kiu iel transiris en la publikan vendon.

Bertone X1/9

X1/9 estis prezentita unue en 1971, kiel posteulo de modelo 850 Sportspider de Fiat, konstruita same de Bertone.

X1/9 ekzistis ankaŭ kiel kabrioleto kun protekta arko, kiu sekurigis la pasaĝerojn dum renversiĝo. Tiel ĝi sukcesis, kiel nur malmultaj kabrioletoj tiutempaj, plenumi la sekurecajn postulojn de la usonaj aŭtoritatoj de 1975, sed estis kompare tre peza.

Laŭ la motoro oni dividas X1/9 al du serioj: 1300 kaj 1500. La unua havis cilindraĵon de 1,3 litroj kun povumo de ĉ. 55 kW, la dua cilindraĵon de 1,5 litroj kun povumo de 63 kW; kun rubgasa katalizilo ĝia povumo estis 55 kW.

Komence de la 1980-aj jaroj Fiat ĉesigis la modelon, sed permesis al Bertone plu produkti ĝin sub la nomo "Bertone X1/9" kaj plu provizis la necesajn partojn.

En 1988 estis vendita la lasta X1/9, la 165.000-a.

Eksteraj ligiloj redakti