Fidesz

partio en Hungario

Fidesz – Magyar Polgári Szövetség (Fidesz – Hungara Civitana Unio), antaŭe: Fidesz - Magyar Polgári Párt (Fidesz - Hungara Civitana Partio). Fidesz estas akronimo de Fiatal Demokraták Szövetsége (Asocio de Junaj Demokratoj) - politika partio aganta en Hungario. Sono de la mallongigo fidesz estas ankaŭ identa kun latina vorto fides, signifanta certecon, fidindecon.

Fidesz
emblemo
flago
partio
Komenco 30-a de marto 1988 vd
Lando(j) Hungario vd
Sidejo Budapeŝto
Ideologio

nacia konservativismo • dekstra popolismo • ekonomia naciismo • liberalismo

Ĉefestro(j) Viktor Orbán • kolektiva gvidado • Viktor OrbánLászló KövérZoltán PokorniJános Áder vd
Membro de Internacia Demokratia UnioCentrodemokratia InternacioEŭropa Popola Partio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Fidesz estis fondita la 30-an de marto 1988 de grupo de studentoj kaj intelektuloj kiel sendependa junulara organizaĵo. Programon kaj statuton oni akceptis dum la unua kongreso oktobre kaj novembre. Tiam elektiĝis ankaŭ regopovoj de la organizaĵo. Unu jaron poste dum la dua kongreso plimulto de delegitoj decidis, ke ilia grupiĝo partoprenos liberan parlamentan baloton. Kiel sian simbolon la partio akceptis oranĝon, simboligantan generacian ŝanĝon en la hungara politiko. Dum balotado la 25-an de marto kaj la 8-an de aprilo 1990 Fidesz akiris ĉ. 9% de voĉdonoj kaj 22 mandatoj. La partio estis dividita. Klare montris sian ĉeeston du frakcioj. La unua opiniis, ke oni povas kaj valoras krei koalicion kun postkomunistoj, la dua, radikala kaj pli liberala, gvidata de Viktor Orbán ekskludis ajnan kunlaboron kun ili. Rezulte de tiu ĉi divido sekvis rompo: du vicprezidantoj kaj kunfondintoj de la partio Gábor Fodor kaj Péter Molnár forlasis Fidesz en 1993 rezignante pri membreco kune kun ĉ. 500 aliaj membroj – en plimulte da kazoj transirante al Asocio de Junaj Demokratoj. Sekvan baloton, maje 1994 por Fidesz voĉdonis 7 procentoj de elektantoj, kio donis al la partio 20 mandatojn.

En laŭvica baloto, maje 1998 Fidesz akiris 29% de apogo kaj la plej grandan nombron da mandatoj. Plurjara aktivulo de la partio Viktor Orbán iĝis ĉefministro.

Komence de 2003 oni entreprenis radikalan reformon de la partio: dum kongreso maje 2003 oni ŝanĝis statuton kaj nomon de la partio. Ekde tiam ĝi nomiĝas Fidesz – Magyar Polgári Szövetség. La ŝanĝoj estis elemento de preparoj por baloto al Eŭropa Parlamento junie 2004. La baloton ĝi decide venkis akirante 47,4% da voĉoj. En 2006 la partio malvenkis parlamentan baloton kun Hungara Socialista Partio. Tamen post kelkaj monatoj pro kontraŭregistara tumulto la apogo por Fidesz komencis kreski. En laŭvicaj Eŭropaj balotoj de 2009 Fidesz ankaŭ decide venkis kun pli bona rezulto ol 5 jarojn antaŭe, akirante 56,36% da voĉoj.

La partio gajnis parlamentan baloton en 2010, kaj poste laŭvicajn en 2014, krome ĝi gajnis aŭtonomecan baloton, kiu okazis la 12-an de oktobro 2014. En la plej grandaj urboj ĝi akiris 22 el 23 urbestraj mandatoj (kune kun la ĉefurba Budapeŝto). Viktor Orbán rezulte de la venko de la 6-a de aprilo 2014 kreis sian trian registaron.

Gvidantoj redakti

Literaturo redakti

  • Igor Janke, Napastnik. Opowieść o Viktorze Orbanie (Atakanto. Rakonto pri Viktor Orbán, Demart, Warszawa 2012
  • Attila Juhdsz, Peter Krekö, Krisztiän Szabados: Fidesz und der Nationalpopulismus in Ungarn, en: Ernst Hillebrand (Hrsg.), Rechtspopulismus in Europa: Gefahr für die Demokratie?. Dietz, Bonn 2015, ISBN 978-3-8012-0467-9, S. 96 ff
  • Peter Krekö, Gregor Mayer: Transforming Hungary – together? An analysis of the Fidesz-Jobbik relationship, en: Michael Minkenberg (Hrsg.), Transforming the Transformation? the East European radical right in the political process, Routledge, New York u.a. 2015, ISBN 978-1-138-83183-4, S. 183 ff

Eksteraj ligiloj redakti