Fiesa estas vilaĝo apud la maro en Slovenio, 10 km for de Kapodistrio kaj 2 km for de Piran. Ĝi estas loko por ripozo kaj agrablaj promenoj laulonge de la marbordo ghis Piran.

Fiesa

Pri la kultura heredaĵo memorigas surskribo. Du lagoj en Fiesa ekestis kiel sekvaĵo de elfosado de argilo por iama brikfabriko. Malgranda lago situas en kvieto de deklivo, havas nesalan akvon kaj profundas 6,50 m. La pli granda lago estas pli profunda (9 m) kaj de la jaro 1963 estas ligita kun maro per kanalo. En ĝi miksiĝas sala kaj dolĉa akvo. Kiel grava vivspaco de diversaj plantaj kaj bestaj specoj, antaŭ ĉio de ĉirkaŭ dudek raraj kaj endanĝeriĝintaj specoj de libeloj. Ambaŭ lagoj estas enlistigitaj inter la plej gravaj lokoj de la natura heredaĵo. En la jaro 1989 per dekreto de komunumo estis la lagoj nomitaj kiel natura monumento.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.