La Filadelfia vireo, Vireo philadelphicus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filadelfia vireo

Filadelfia vireo
Filadelfia vireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireo
Specio: 'V. philadelphicus'
Vireo philadelphicus
(Cassin, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Plenkreskuloj estas ĉefe olivecgrizaj en supraj partoj kun flavaj subaj partoj ĉefe en brusto kaj gorĝareo; ili havas malhelajn okulojn kaj grizan kronon. Estas malhela linio traokula kaj blankeca superokula strio kiu kuniĝas kun la aliflanka ĉe la suba frunto. Ili havas dikajn blugrizajn krurojn kaj fortikan bekon.

Ties reprodukta habitato estas bordoj de deciduaj kaj miksitaj arbaroj en Kanado. Ili faras kestoforman neston en forko de arbobranĉo, kutime situa relative alte.

Tiuj birdoj migras al Meksiko kaj Centrameriko. Tiu vireo estas tre rara vaganto en Okcidenta Eŭropo.

Ili manĝas insektojn en arboj, foje ŝvebante aŭ flugetante por kapti ilin dumfluge. Ili manĝas ankaŭ berojn, ĉefe antaŭ migrado.

Tiuj birdoj foje imitas la alvokojn de la Ruĝokula vireo.

Ili malverŝajne vizitas Filadelfion, escepte dum migrado.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti