Filibustro (france flibustier, angle freebooter, nederlande vrijbuiter; "kiu libere prenas la militakiron", ankaŭ povus veni el la angla fly-boat, "speco de rapida velŝipo") estis la nomo kiun ricevis la pirato kiu en la 17a jarcento estis parto el la grupoj kiuj agis en la Kariba Maro. Ĝia speciala trajto, kiu diferencigis ilin de aliaj piratoj, estis la restado ne for de la marbordo, ili ĉirkaŭis la ĉemarajn urbojn kaj forrabis ilin.

La lasta grava venko de la filibustroj historie registrita estis la preno de Kartageno en 1697, kun la helpo de ŝiparo de francaj korsaroj. Post tio ĉi, ilia nombro draste malpliiĝis.

Vidu ankaŭ redakti