La Filipina lanio (Lanius validirostris) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj. Ĝi estas endemia de Filipinoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filipina lanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: 'L. validirostris'
Lanius validirostris
(Ogilvie-Grant, 1894)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ĝi iĝas rara pro habitatoperdo.

Tiu lanio havas tutgrizajn kronon, nukon, ŝuktrojn kaj dorson, kontraste kun nigraj flugilplumoj kaj vosto. Kiel ĉiuj lanioj, havas nigran maskon kaj tre markatan. La subaj partoj estas blankecaj (la gorĝo tre blanka), sed kun tre brikruĝeca koloro en flankoj kaj ventro. La beko estas mallonga, larĝa ĉebaze kaj hokoforma en pinto de supra makzelo, kiel ĉe aliaj lanioj.

Ĝi estas eble parto de la superspecio formata de Longvosta lanio, L. schach, kaj la Grizdorsa lanio, L. tephronotus, ĉar ĝi estas tre simila al la lasta, ĉefe laŭ plumaro. Proponita raso quartus (el Duminagat, Monto Malindango, en Mindanao) estas konsiderata sinonima kun hachisuka.

Oni agnoskas tri subspeciojn kiuj estas la jenaj: nomiga validirostris Ogilvie-Grant, 1894 - Norda Luzono en norda Filipinoj, tertius Salomonsen, 1953 - Norda Mindoro (Montoj Halcon kaj Dulungano), en centraj Filipinoj, kaj hachisuka Ripley, 1949 - Mindanao (Monto Malindango, montoj Misamis, Kitanglado, Civoligo kaj Apo), en sudaj Filipinoj.

Referencoj redakti