Filitelnic

vilaĝo en Rumanio

Filitelnic [filitelnik] (hungare: Fületelke, germane:Felldorf) estas vilaĝo en Rumanio norde de Sighişoara. En 1910 ĝi havis 582 loĝantojn (germanoj) kaj en 1992 270 (rumanoj, 18% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1347. Ĝi estis saksa servutulvilaĝo. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). Administre ĝi apartenas al Bălăuşeri.

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti