La Filolao (Phyllolais pulchella) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj, kiu apartenas al la genro Phyllolais; ĝi estas plej ofte la ununura specio inkludata en tiu genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filolao
Filolao
Filolao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Phyllolais
Specio: 'Ph. pulchella'
Phyllolais pulchella
(Cretzschmar, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas malgranda, senmarka birdo de savano kaj akaciarbaro. Ĝi ĉefe preferas Acacia xanthophloea kaj Acacia abyssinica kie manĝas paroj aŭ malgrandaj grupoj. Ĝi estas malfacile videbla, sed povas ariĝi al miksitaj kunmanĝantaroj.

Ĝi estas griza supre (pli malhela en flugiloj kaj vosto) ĝis la okulo en kapo, sed el la rozkoloreca beko estas flaveca vizaĝo kaj subvizaĝo; la gorĝo estas blankeca kaj la ventro flaveca. La kruroj estas rozkolorecaj.

Tiu afrotropisa specio troviĝas en centrorienta Afriko el norda Tanzanio kaj nordorienta Demokratia Respubliko Kongo al Niĝerio kaj Kameruno okcidenten kaj al Centrafrika Respubliko, Ĉado, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Sudano, kaj Ugando orienten. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, savano kaj arbustaro.

Referencoj redakti