Financial Times (FT) estas internacia gazeto, kiu fokusiĝas pri ekonomiaj, unuavice financaj kaj komercaj temoj. La gazeto aperas ĉiutage matene, estas publikigata en Londono kaj presita en 24 urboj tutmonde.[1] Origine ĝi aperas anglalingve, sed intertempe ankaŭ aldoniĝis eldonoj en la germana kaj ĉina lingvoj. Ĝia precipa rivalo estas la gazeto Wall Street Journal publikigata en Nov-Jorko. Laŭ la stato de decembro 2010, ĉiutage presiĝas iom pli ol 380 000 ekzempleroj. Kune kun la gazeta retejo FT.com, la eldonaĵo havas proksimume 2,1 milionojn da legantoj ĉiutage. La retejo FT.com laŭ la stato de inter oktobro 2010 kaj januaro 2011 havis 3,4 milionoj da senkoste registritajn uzantojn kaj 224 000 abonantojn de la cifereca gazeta eldono, aldone al 605 400 koste registritaj uzantoj. La ĉinlingva eldono havas pli ol 1,5 milionoj da rete senkoste registritaj uzantoj.[2]

Financial Times
taggazetogazetoretservo vd
Dum 1888 - nekonata/nuntempe
Sidejo Bracken House
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Posedata de Nikkei Inc. • Pearson plc vd
Partoprenanta kolumno vd
Posedataj kompanioj FT Alphaville • TNW vd
TTT Oficiala retejo
vdr
titolpaĝo de la eldono de la 19-a de novembro 2010
titolpaĝo de la eldono de la 19-a de novembro 2010

Fondita en 1888 fare de James Sheridan kaj Horatio Bottomley, la Financial Times komence konkurencis kun kvar aliaj prifinancaj anglalingvaj gazetoj. En 1945 ĝi absorbis unu el tiuj kvar konkurantoj, la gazeton Financial News, kiu ekzistis ekde 1884. Aparta fokuso de la gazeto Financal Times, krom la internaciaj komercaj kaj financaj novaĵoj, estas tiuj pri la ekonomio de Britio. La eldonaĵo estas la sola kiu provizas plenajn ĉiutagajn informojn pri la Londona Borso. De aliaj gazetoj la eldonaĵo aspekte diferenciĝas interalie per sia nekutima, helrozkolora papero.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti