Fingrumado (angle: fingering) estas seksa praktiko utiliganta unu aŭ pliajn fingrojn por stimuli klitoron, vaginonanuson. Komune kun stimulo de peniso temas pri la plej kutima formo de reciproka masturbado.

Bildigo de fingrumado

Vagina fingrumado redakti

Masaĝo de vulvo kaj precipe de la klitoro estas la plej kutima maniero de virina masturbado.

Anusa fingrumado redakti

Fingrumado de anuso estas kutima metodo de propra preparo antaŭ anusa koito. Al persono, kiu estas akceptanto de anusa fingrumado, povus kaŭzi ekscitiĝon kaj liberigon de anusa kontraktoro antaŭ enŝovo de peniso aŭ vibratoro.

Per anusa fingrumado eblas masaĝi la prostaton kaj orgasmigi tiel la akceptanton. Anusa fingrumado povas ankaŭ, tra anusa vando, stimuli punkton G ĉe virinoj. Anusa fingrumado estas kutime uzata de personoj de ambaŭ seksoj kaj ambaŭseksaj geopoj.

Sekuro redakti

Tiu ĉi praktiko estas konsiderata kiel sekura sekso okaze de konservado de jenaj sekuraj disponoj: la manoj devus esti puraj kaj la ungoj tonditaj kaj fajlitaj (longaj aŭ akraj ungoj povas kaŭzi skrapvundojn, vundojn aŭ kaŭzi infekton). Se sur ungo troviĝas skrapvundo aŭ tranĉvundo, ĝi devus esti pakumita en laktosukan aŭ vinilan ganton. La manoj devus esti komplete lavitaj per sapo. Se okazas stimulo de anuso kaj vagino, maldevas post fingrumado de anuso veni fingrumado de vagino pro kaŭzo de eventuala infekto.

Leĝo redakti

La perforta penetro per la fingroj en la vaginon aŭ anuson estas konsiderata kiel speco de seksa misuzo en plimulto de juraj sistemoj.