Finnlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la finna lingvo

La finnlingva Vikipedio (finne Suomenkielinen Wikipedia) estas finnlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio.

Finnlingva Vikipedio
Retadreso fi.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo finna
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 24-a de aprilo 2024
Artikolnombro 571 732
Profundeco 38.6
Paĝoj 1 489 640
Redaktoj 22 290 611
Uzantoj 573 910
Aktivaj uzantoj 1 671
Administrantoj 34
Dosieroj 76 154
vdr

Laŭ sumo de artikoloj, ĝi laŭ la stato de decembro 2012 estis la 17-a plej granda vikipedio kun proksimume 310 000 artikoloj.

La finna vikipedia projekto komenciĝis fine de la jaro 2002, sed restis en tre primitiva stadio ĝis somero 2003. La evoluo rapidiĝis post kiam la programaro MediaVikio estis novigita al fazo tri fine de novembro 2003, kaj de tiam konstante kreskas. Kvankam la nombro de denaskaj finnlingvanoj en komparo al aliaj lingvoj estas ne tro granda (laŭ takso de la retejo ethnologue temas pri proksimume 5 milionoj) kaj la nombro de homoj fremdlingve lernintaj la lingvon estas ege limigita, la projekto estas imprese sukcesa.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti