Finnoj

balta gento indiĝena al Finnlando
Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando • Eastern Orthodoxy in Finland • Romkatolikismo en Finnlando

Finnoj (finne suomalaiset, svede finnar) aŭ suomoj estas finn-ugra popolo en Finnlando kaj najbaraj landoj (Svedio, Rusio - aparte Ingrio kaj Karelio - kaj Norvegio). Finnoj loĝas ankaŭ en Usono, Kanado, Aŭstralio kaj aliaj landoj kiel elmigrintoj. (En la finna lingvo finnoj nomas sin suomalaiset kaj pro tio en Esperanto estas foje uzata la formo suomoj. Tiu uzo tamen estas relative malofta kaj finnaj esperantistoj mem kutime preferas nomi sin finnoj en Esperanto.) Finnoj parolas la finnan lingvon kaj ilia religio estas tradicie luterana.

Finnoj
etno
finn-ugroj
finn-ugroj
Suma populacio
6 500 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
finna lingvo
Religio
vdr

En Esperanto tre kutima estas la uzo, kiun tamen iuj opinias evitinda, de la vorto "finno" por "finnlandano" (svede finländare, civitano aŭ loĝanto de Finnlando), sendepende de etno. Laŭ la nuna (sveda kaj finna) lingva kutimo de la lando mem, oni klare distingas inter la konceptoj "finnlandano", "finno" kaj "svedlingva finnlandano", kaj la svedlingvaj finnlandanoj ĝenerale rigardas sin kiel finnlandanoj sed ne kiel (etnaj) finnoj.

La kvenoj el etna vidpunkto estas specifa grupo da finnoj de multaj generacioj loĝantaj en norda Norvegio. Ilia denaska lingvo estas la kvena lingvo, dialekto de la finna lingvo kiu pro la geografia distanciĝo de Finnlando evoluis iom malsame al la norma finna lingvo.

Vidu ankaŭ redakti