Firmao por Energio-Servo


La Firmaoj por Energio-Servo (FES) estas novspecaj firmaoj, kiuj realigas laboraĵojn por plibonigi la energian efikon de konstruaĵoj prenante la riskon de tiaj operacioj, liberigante la klienton de kostoj de organizado kaj de problemoj de investado. Poste, la FES kaj la kliento gajnos, ambaŭ prenantaj parton el la ŝparoj akirataj pro la malpli granda kosto por energio. Kiel oni kalkulas kaj dispartigas la ŝparon dependas de la elektita kontrakto.