Fischland-Darß-Zingst

duoninsulo ĉe la germania bordo de la Balta Maro

Fischland-Darß-Zingst [fiŝlant-da:s-cingst] estas 45 kilometrojn longa duoninsulo ĉe la germania bordo de la Balta Maro inter la urboj Rostock kaj Stralsund. Ĝi dividas lagunaron nomatan "Darß-Zingster Boddenkette" sude de la maro norde. La sudokcidentan parton de la duoninsulo konsistigas la malvasta teritorio Fischland, sekvas la pli larĝa teritorio Darß, kaj de tie orienten etentiĝas la duoninsulo Zingst: Origine la kernoj de ĉiuj tri teritorioj estis insuloj. La kreo de tajdofluaj fosaĵoj en la 14-a jarcento ligis la teritoriojn Fischland kaj Darß al la kontinenta parto de Germanio, kaj plia tia fosaĵo en la 19-a jarcento ankaŭ ligis la teritorion Zingst al la tereno Darß. Sur la nuna duoninsulo Fischland-Darß-Zingst situas la komunumoj Wustrow, Ahrenshoop, Born auf dem Darß, Wieck auf dem Darß, Prerow kaj Zingst.

Fischland-Darß-Zingst
Duoninsulo
duoninsulo [+]

LandoGermanio
Koordinatoj54° 24′ 42″ N, 12° 32′ 28″ O (mapo)54.411712.5411Koordinatoj: 54° 24′ 42″ N, 12° 32′ 28″ O (mapo)


Fischland-Darß-Zingst (Tero)
Fischland-Darß-Zingst (Tero)

Fischland-Darß-Zingst (Germanio)
Fischland-Darß-Zingst (Germanio)
DEC
Fischland-Darß-Zingst
Fischland-Darß-Zingst

Map
Fischland-Darß-Zingst
Vikimedia Komunejo:  Fischland-Darß-Zingst [+]
vdr
situo de la duoninsulo Fischland-Darß-Zingst

La plej norda parto de la duoninsulo estas la kabo "Darßer Ort" kun lumturo.

La orienta parto de la duoninsulo Zingst kaj la centro de la teritorio Darß apartenas al la areo de natura parko nomata "Nationalpark Vorpommersche Boddenlandschaft" (nacia parko antaŭpomeria laguna pejzaĝo").

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti