Fizeșu Gherlii

komunumo en Rumanio

Fizeșu Gherlii [fizeŝu gerli] (hungare: Ördöngösfüzes [ørdøngøŝfyzeŝ]) estas komunumo en Rumanio oriente de Gherla. Administre apartenas al ĝi Bonț, Nicula, Săcălaia. La vilaĝo Lunca Bonțului, kiu iam apartenis aL ĝi, senhomiĝis en la 1980-aj1990-aj jaroj.

Fizeșu Gherlii
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Cluj
Alinome Ördöngösfüzes (hungare)
Iama hungara departemento Szolnok-Doboka
Situo 47° 1′ N, 23° 59′ O (mapo)47.02333333333323.9875Koordinatoj: 47° 1′ N, 23° 59′ O (mapo)
Fizeșu Gherlii (Rumanio)
Fizeșu Gherlii (Rumanio)
DMS
Alto super maro 164 m
Poŝtkodo 407275
Loĝantaro
– komunumo 2.631 (en 2002)
– vilaĝo 1.385 (en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 57653
vdr

La partoj de la komunumo situas sud-okcidente de la sidejo, laŭ linio pli-malpli rekta.

Loĝantaro redakti

En 1910 ĝi havis 1633 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1431 (rumanoj, 49 % da hungaroj). En la censo de 2002 la 1.385 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn:

Etneco Nombro Elcentaĵoj
hungaroj 629 45,4 %
rumanoj 416 30,0 %
romaoj 339 24,5 %

Historio redakti

Ĝia unua mencio skriba estas el 1230. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Szolnok-Doboka vármegye). Ĝia reformita preĝejo havas pentritan lignan baldakenon faritan en 1675 de István Ecsedi Asztalos kaj Mihály Fogarasi Asztalos.

Fonto redakti

Renomaj personoj redakti

Literaturo redakti

  • Magyar Zoltán: Tetűbőr Belezna (popolfabeloj), 2008.

Eksteraj ligiloj redakti