Fizika grando
Oni nomas grandon «fizika grando» ĉiun proprecon en la naturscienco, kiu povas esti kvantigita kaj mezurita kaj kalkulita per nombro kutime referencita al mezurunuo.
Tiel, ekzemple, maso kaj longo estas grandoj eksprimitaj, kutime, en kilogramoj kaj en metroj (aŭ en multobloj de tiuj bazaj mezurunuoj) eĉ kiam temas pri realoj nemasaj kaj sendimensiaj.
Difino redakti
En la dua eldono de la "Internacia Vortaro de Metrologio" (1993), grando estas difinita kiel «propraĵo de fenomeno, korpo aŭ substanco, kiu povas esti kvalite distinkta kaj kvante determinita»[1]; en la tria eldono "[2], estas pliprecigite kiuj fenomenoj estas fizika grando kaj kiuj ne. Rilate tion ne ĉiam la scienculaj konceptoj koincidas.
Bazaj grandoj redakti
La ebleco «mezuri grandon startante el alia grando supozas ke inter la du troviĝas komuna elemento kiel ponto inter la du, kiun oni difinas «baza grando». Tiuj grandoj, plibone iliaj unuoj, ofte estas ligitaj en sistemoj de diversaj mezurunuoj laŭ la praktika utileco de iliaj rilatoj kaj kunaĵoj. Kiel la aktuala sistemo estas tiu SI, kiu instaliĝas sur sep bazaj unuoj.
Tial la grandoj menciitaj ĉi-sube rigardas al la grandoj de tiuj sistemo. Por ĉiu grando estas indikataj la unuo de la SI por determini la dimensiojn, la bazajn grandojn, la derivitajn grandojn, simbolon kaj mezurnomon [3]
Nomo | Simbolo de la grando | Simbolo de la dimensio | Bazaj unuoj laŭ SI | Simbolo de la unuo |
---|---|---|---|---|
Longo | l, x, r, ktp. | L | metro | m |
Tempo | t | T | sekundo | s |
Maso | m | M | kilogramo | kg |
Elektra kurento | I, i | I | ampero | A |
Termodinamika temperaturo | T | θ | kelvino | K |
Kvanto de materia substanco | n | N | molo | mol |
Lumintenso | Iv | J | kandelo | cd |
La pli detalitaj mezuroj de kvanto de grando estas devenigeblaj el la baza mezurunuo per multoblo aŭ divido. Ekzemple, la fizika kvanto de rapido eltireblas el la baza mezurunuo de L/T, tiu lasta, siavice, laŭ la dimensio. Kelkaj derivitaj grandoj havas dimension 1 kaj onidire ili estas sendimensiaj kvantoj.
Ekzemploj de grandoj kun kvantaj derivaĵoj redakti
Tempo-spaco kaj kinematiko redakti
Bazaj grandoj redakti
Derivitaj grandoj redakti
- surfaco (L2, kvadrata metro)
- volumeno (V, L3, kuba metro)
- angulo (sendimensia aŭ notita per α, radiano)
- solida angulo sr, (steradiano)
- frekvenco Hz, herco),
- rapido (v, LT-1, metro / sekundo)
- akcelo (LT-2 metro / (sekundo x sekundo) )
- angula rapido (ω, αT-1, radiano / sekundo)
Mekaniko redakti
Bazaj grandoj redakti
Derivitaj grandoj redakti
- premo (ML-1T-2, paskalo)
- volumena maso (ML-3 , kilo / kuba metro)
- energio kaj laboro (ML2T-2, ĵulo)
- movokvanto (MLT-1, neŭtono x sekundo)
- angula movokvanto (ML2T-1α-1, ĵulo x sekundo / radiano)
- povumo (ML2T-3, vato)
- forto (MLT-2, neŭtono)
- torda momanto (ML2T-2α-1, neŭtono x metro / radiano)
- ago (fiziko) (ML2T-1, ĵulo x sekundo)
Termodinamiko kaj statistika mekaniko redakti
Bazaj grandoj redakti
- temperaturo (Θ, kelvino)
- materikvanto (molo)
Derivitaj grandoj redakti
- dilatkoeficiento (Θ-1, 1/kelvino)
- entalpio (ML2T-2, ĵulo)
- entropio (ML2T-2Θ-1, ĵulo/kelvino)
Elektromagnetismo redakti
Bazaj grandoj redakti
- elektra kurento (A, ampero)
- elektra tensio (U, volto)
Derivitaj grandoj redakti
- elektra ŝargo (IT, As, kulombo)
- kurenta denseco (IL-2, ampero / kvadrata metro)
- elektra potencialo ((ML2T-3I-1, volto)
- elektra kampo (MLT-3I-1, volto / metro )
- magneta kampo (IL-1, ampero / metro)
- magneta indukdenso (MT-2I-1, teslo)
- konduktanco kaj admitanco (I2T3L-2M-1, simenso)
- elektra konduktivo ((I2T3L-3M-1, simenso / metro)
- elektra rezistanco kaj elektra impedanco (ML2T-3I-2, omo)
- induktanco (ML2T-2I-2, henro)
- magneta permeablo (MLT-2I-2, henro / metro)
- kapacitanco F (I2T4L-2M-1, farado)
- elektra permitivo (I2T4L-3M-1, farado / metro)
Optiko redakti
Bazaj grandoj redakti
- lumintenso (cd, kandelo)
Derivitaj grandoj redakti
- lumflukso lm (cd x sr, lumeno)
- iluminanco lx (cd x sr / kvadrata metro, lukso)
Notoj redakti
- ↑ ISO Technical Advisory Group 4 (TAG 4), International vocabulary of basic and general terms in metrology, second edition, 1993, Ĝenevo : International Organization for Standardization, 1993, 1.1
- ↑ International Vocabulary of Metrology, 2008, 2.1
- ↑ La unua proponanto de la dimensia analizo estis Jean Baptiste Joseph Fourier en 1822