En fiziko, fizika korpofizika objekto (iam simple korpoobjekto) estas kolekto da masoj, konsiderataj kiel unuo. Ekzemple, pilko povas esti konsiderata kiel objekto sed la pilko ankaŭ konsistas el multaj partikloj (pecoj de materio).

La komuna komprenaĵo de fizikaj objektoj inkluzivas, ke ili havu vastigaĵo en la universo (fizika mondo), kvankam ekzistas teorioj de kvantuma fiziko kaj kosmoscienco kiu povas defii ĉi tion.

En fiziko redakti

Fizika korpo estas objekto, kiu povas esti priskribita per la teorioj de klasika mekaniko, aŭ kvantummekaniko. En eksperimentoj sur ĝi estas farataj fizikaj mezuroj. Ĉi tiu inkluzivas la konstato de trajektorio de pozicioj tra spaco, kaj en iuj okazoj de orientiĝo en spaco, tra daŭro de tempo, kaj ankaŭ tra ŝanĝoj de ĉi tiu, per praktikantaj fortoj.

En klasika fiziko, fizika korpo estas korpo kun maso, ne nur energio, estas tri dimensia (etendita en 3-dimensioj de spaco), havas trajektorion de pozicio kaj orientiĝon en spaco, kaj estas por iu daŭro de tempo. Ĝi estas la studobjekto en eksperimentoj kaj estas la objekto pri kiu temas la leĝoj de fiziko, aŭ fizika teorio. Ĝi povas esti konsiderata entute, sed povas esti komponita de kolekto de pli malgrandaj fizikaj korpoj.

Sed en kvantuma fiziko kaj kosmoscienco, estas debato pri tio ĉu iuj rudimentaj partikloj estas ne korpoj, sed estas nur punktoj sen vastigaĵo en fizika spaco en spaco-tempo, aŭ estas ĉiam etenditaj en almenaŭ unu dimensio de spaco kiel en teorio de kordojM teorio.

Korpoj konsiderataj en mekaniko povas esti de malsamaj specoj. Inter ili:

En filozofio redakti

En filozofio, aparte la branĉo de metafiziko ontologio, kiu estas la studo de ekzisto, fizika objekto estas objekto kiu ekzistas tra trajektorio en spaco dum aparta daŭro de tempo, kiel kontrasto al abstrakta objekto kiel matematika objektomensa objekto kiu ne ekzistas je iu aparta tempo aŭ loko.

Aliaj ekzemploj de objektoj kiuj estas ne fizikaj korpoj estas eksentoj, ekzemple la koncepto de justeco, sento de malamo, aŭ la nombro "3". En iuj filozofioj, similaj al la ideismo, fizika korpo estas mensa objekto, sed ankaŭ havas vastigaĵon en la spaco de vida kampo.

En psikologio redakti

En iuj branĉoj de psikologio, fizika korpo estas fizika objekto kun fizikaj propraĵoj, en kontrasto al mensa objekto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Korpo[rompita ligilo] en Enciklopedio PWN