Fla-feraaj lingvoj
La fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá) estas lingva subgrupo el la gbea lingvaro. La lingvoj estas parolataj en pluraj disaj regionoj ĉefe de Benino, sed iom ankaŭ en la sudo de Niĝerio kaj Togolando. La lingvisto H. B. Capo dum la jaro 1988 proponis grupigi proksimume dek similajn dialektojn de la gbea lingvaro, nomi tiun dialektaron la fla-feraaj lingvoj kaj juĝi al ili la statuson de unu el la kvin branĉoj de la gbea lingvaro. Ĉar la lingvogrupo estas heterogena kaj malmulte esplorita, iom malfacilas precizigi la nombron de parolantojn, sed laŭ taksoj temas pri inter 600 000 kaj 700 000 homoj. La gbea lingvaro apartenas al la kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas krom la fla-feraaj lingvoj al kvar pliaj ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la evea (Ewe), fonua (Fon), gena (Gen) kaj aĝa (Aja ) lingvoj.
Fla-feraaj lingvoj | |
Phla-Pherá / Xwla-Xwela | |
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]: verdas la regionoj de la fla-feraaj lingvoj | |
lingva familio | |
---|---|
Gbea lingvaro | |
Parolata en | precipe Benino, iom en Niĝerio kaj Togolando |
Denaskaj parolantoj | proksimume 600 000 ĝis 700 000 |
Skribo | Latina skribo |
Lingvistika klasifiko | |
Niĝerkonga lingvaro
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | hwl |
SIL | HWL |
Angla nomo | Phla–Pherá |
Franca nomo | langues phla-pherá |
La fla-feraaj lingvoj apartenas al la tonaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.
La vorto Phla-Pherá estas kunmeto de la nomoj de du ĉefaj dialektoj de la lingvogrupo. Ekzistas multaj literumaj variaĵoj de ambaŭ nomoj. Phla, pononcite [χʷlà], antaŭe literumiĝis ankaŭ Pla, Kpla, Xwla, Hwla kajFla. Pherá, prononcite [χʷèlá] aŭ [χʷèrá], antaŭe literumiĝis ankaŭ Peda, Fida, Péda kajHouéda. Pro simpleco, uzindas la literumo Phla-Pherá de la esploristo Capo, respektive ĝia esperantigo.
Notoj redakti
- ↑ laŭ Capo 1988 kaj 1991)