Flago de Ĝibutio

ŝtata flago

La nacia flago de Ĝibutio (france: drapeau de Djibouti), adoptita en 1977, havas du egalajn horizontalajn striojn el blua kaj verda koloroj kun blanka triangulo surbaze de la hisflanko havanta ruĝan kvin-pintan stelon (reprezentante la areojn kie somaloj loĝas en la regiono) en la centro. Tiuj kvin lokoj estas Brita Somalilando, Itala Somalio, Franca Somalilando (Ĝibutio), Ogaden, kaj la Nordorienta Provinco (Kenjo). Pri la simbola signifo de la koloroj uzitaj estas du klarigoj: Laŭ unu la verda koloro simbolu la teron, la helblua la maron kaj ĉielon kaj la blanka la pacon; laŭ alia La malpeza bluo reprezentu la somalajn isaojn, kaj la verda reprezentu la arabaron - laŭ ambaŭ klarigoj la ruĝa stelo reprezentu unuecon.

Flago de Ĝibutio
Flago de Ĝibutio
Flago de Ĝibutio
nacia flago
Uzo 111111
Proporcio ~21:38
Oficialigo 27-a de junio 1977
vdr

La nacia flago estis adaptiĝo de la flago de la Afrika Popola Ligo por la Sendependeco kiu kondukis Ĝibution al sendependeco. La flago de tiu ligo konsistis el blanko, verdo kaj malhelbluo, kaj havis ruĝan triangulon kun blanka stelo. Por la nacia flago, adoptita post sendependiĝo, la stelo estis poziciigita en vertikala pozicio, kaj la proporcioj de la flago estis plilongigitaj.

La flago unue estis hisita en la tago de la sendependeco de Ĝibutio, la 27-an de junio 1977.

Vidu ankaŭ redakti