Flago de Belgio

La nacia flago de Belgio (nederlande Vlag van België, france Drapeau de la Belgique, germane Flagge Belgiens) enhavas tri egalajn vertikalajn striojn el koloroj nigra, flava, kaj ruĝa. La koloroj estis prenitaj de la koloroj de la Duklando Brabanto, kaj la vertikala dizajno povas esti bazita sur la flago de Francio.

Nuna flago
Flago de 1789
Flago de 1830

Antaŭaj flagoj redakti

Post la morto de Karlo la Granda, la aktuala teritorio de Belgio iĝis parto de Lotaringio, kiu havis flagon el du horizontalaj ruĝaj strioj apartigitaj per blanka strio. La teritorio tiam falis sub hispanaj manoj, kaj post la kronado de Karolo la 5-a, Imperiestro de la Sankta Romia Imperio kaj flava kaj ruĝa, la koloroj de Hispanio, estis aldonitaj. De la 16-a jarcento ĝis la fino de la 18-a jarcento, la koloroj de kio nun estas Belgio estis ruĝa, blanka kaj flava. Foje la ruĝa kruco de Burgonjo estis metita sur la blanka strio de la flago.

Dum la periodo de aŭstra regado, kelkaj malsamaj flagoj estis provitaj, ĝis la aŭstra imperiestro trudis la aŭstran flagon. La loĝantaro de Bruselo estis kontraŭa al tio, kaj sekvanta la ekzemplon de Francio, ruĝa, flava kaj nigra koloroj komencis aperi. La koloroj tiel proporcias al la ruĝa leono de Henegovio, Limburgo kaj Luksemburgio, la flava leono de Brabanto, kaj la nigra leono de Flandrio kaj Namuro.

Adopto de nuna flago redakti

La 26-an de aŭgusto 1830, la tago post la tumultado ĉe la Brusela Opero, kaj la komenco de la Belga Revolucio la flago de Francio estis hisita de la urbodomo de Bruselo. Tio estis haste anstataŭigita per trikoloro el ruĝa, flava kaj nigra horizontalaj strioj simila al tiu uzita dum la Brabanta Revolucio. Kiel rezulto, artikolo 193 de la Konstitucio de Belgio priskribas la kolorojn de la belga nacio kiel ruĝa, flava kaj nigra.

La 23-an de januaro 1831, la strioj estis ŝanĝitaj de horizontala al vertikala formo, kaj la 12-an de oktobro ĝis vidis sian modernan formon, kun la nigro metita strio ĉe la his-flanko de la flago. Estas sugestite ke la ŝanĝo estis por ne misi ĝin kun la flago de Nederlando, kiu ankaŭ havas tri horizontalajn striojn. Kelkaj pensas ke la ŝanĝo al vertikalo estis gesto je simpatio al la francoj, denove klare apartigante ilin de la nederlandanoj.[1]

Referencoj redakti

  1. Lukas Toczki, "La Belga Flago, ĉu laŭ-konstitucia?", VENTO, numero 10, Decembro 2021. pp. 16-17.