La flago de la hispana Aŭtonoma Urbo Ceŭto estas nigra kaj blanka ĝironio kie centra blazonŝildo montras la municipan blazonon. (La civila flago forlasas la blazonŝildon).

Flago de Ceŭto

La ĝironio estas identa al tiu de la flago de Lisbono, kiu memorigas la konkeron de la urbo fare de la portugaloj en 1415. La urbo estis parto de laPortugala Imperio ĝis 1640, post kiam ĝi decidis resti kun Hispanio. Tial la blazono de la urbo estas, fakte, preskaŭ la sama kiel tiu de la Regno de Portugalio, montrante la sep kastelojn kaj la kvin blazonŝildojn kun arĝentaj bezantoj.