Flago de Ekvatora Gvineo

ŝtata flago

La Flago de Ekvatora Gvineo estis adoptita la 21-an de aŭgusto 1979.

Flago de Ekvatora Gvineo
Flago de Ekvatora Gvineo
Flago de Ekvatora Gvineo
nacia flago
Lando  Ekvatora Gvineo
Uzo 111111
Proporcio 2:3
Priskribo Horizontala trikoloro kun verda, blanka kaj ruĝa strioj, kaj blua triangulo ĉe la hisilo.
Oficialigo 1979
vdr

Priskribo kaj simbolismo redakti

La flago estas horizontala trikoloro kun verda, blanka kaj ruĝa strioj, kaj blua triangulo ĉe la hisilo.

  • Verda koloro simbolas la naturajn rimedojn kaj ĝangalojn de la lando.
  • Blua koloro simbolas la maron, kiu ligas la ĉeflandon kun la insuloj.
  • Blanka koloro simbolas pacon.
  • Ruĝa koloro simbolas la lukton por sendependeco.

Historio redakti

La flago estis unue hisita la tagon de sendependeco, 12-an de oktobro 1968 kaj ĝi montris la nacian emblemon en la centro. Tamen, en 1972, dum la politika reĝimo de Francisco Macías Nguema, malsama nacia emblemo aperis sur la flago[1]. La originala blazono de Ekvatora Gvineo estis restaŭrita post kiam Nguema estis depoziciita en aŭgusto 1979. La blazono konsistas el arĝenta ŝildo kun bombako, derivita de tiu de Río Muni. Super la ŝildo estas arko de ses sespintaj flavaj steloj, kiuj reprezentas Río Muni kaj la marinsulojn. Sub la ŝildo estas arĝenta bendo kun la nacia devizo, Unidad, Paz, Justicia ("Unueco, Paco, Justeco").

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti