La nuna flago de Georgio estis aprobita la 8-an de majo 2003. La flago konsistas el tri stangoj: ruĝa, blanka kaj ruĝa, kun la ŝildo de la ŝtato (prenita el la ŝtata sigelo) sur blua kampo en la supera maldekstra angulo. En la ŝildo, la arko estas simbolo de la konstitucio de la ŝtato kaj la pilieroj reprezentas la tri branĉojn de la publika potenco: leĝa, plenuma kaj jura. La moto de la ŝtato "Saĝeco, Justeco, Modereco", envolviĝas ĉirkaŭ la pilieroj, ŝirmataj de maskla bildo vestita kun koloni-epoka vesto kiel soldato de la usona revolucio, kun glavo reprezentanta la defendon de la konstitucio. Alia moto, "In God We Trust" (Je Dio ni konfidas), aperas sub ĉi elementoj, kvankam ĝi ne estas pàrto de la ŝtata sigelo nek de la ŝildo. La flago havas tri stelojn, kiuj estas la simbolo de Georgio kaj de la aliaj 12 originaj ŝtatoj el kiuj konsistis la fruaj Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko.

Flago de Georgio
Flago de Georgio
Flago de Georgio
flago de provinco aŭ subŝtato
Lando  Usono
Uzo 110000
Proporcio 2:3
Priskribo Tri stangoj: ruĝa, blanka, ruĝa, kun la ŝtata ŝildo sur blanka kampo ĉe la maldekstra supera angulo.
Oficialigo 8-a de majo 2003
vdr