Flago de Gronlando

La flago de Gronlando estis dizajnita de gronlanda indiĝeno Thue Christiansen. Ĝi havas du samlarĝajn horizontalajn striojn de blanka kaj ruĝa kun granda disko proksime al la hisflanko. La pinto kaj duono de la disko estas ruĝaj, la fundo kaj alia duono estas blanka.

Flago de Gronlando

Ĝia loka nomo estas gronlande Erfalasorput, kio signifas "nia flago", sed Aappalaartoq (signifante "la ruĝa") estas ankaŭ uzita kaj por la gronlanda flago kaj la dana. Hodiaŭ gronlandanoj montras ambaŭ.

En 1978 Danio donis aŭtonomion al Gronlando, igante ĝin egala membro de la Unio de la Regno. La aŭtonomia registaro aranĝis oficialan postulon de flago-proponoj, ricevante 555 (de kiuj 293 estis proponitaj de gronlandanoj).