Flago de Islando

La flago de Islando (islande Íslenskifánin) estis oficiale priskribita en la leĝo № 34, metita la 17-an de junio 1944, la tago kiam Islando iĝis respubliko.

18:25

La unua nacia flago de Islando estis blanka kruco sur profunda blua fono. Ĝi unue estis montrita en parado en 1897. La moderna flago originas de 1915, kiam ruĝa kruco estis metita en la blanka kruco de la origina flago. Ĝi estis adoptita en 1918 kaj iĝis la nacia flago kiam Islando ricevis sendependecon de Danio en 1944. Por la islandanoj la koloroj de la flago reprezentas vizion de la pejzaĝo de la lando. La koloroj reprezentas 3 el la elementoj kiuj ĉeas la insulon. Ruĝa estas la fajro produktita de la vulkanoj de la insulo, blanka memoras la glacion kaj neĝon kiu kovras Islandon, kaj blua porAtlantiko.