La nacia flago de Jamajko estis adoptita la 6-an de aŭgusto 1962 kiu estis la origina Jamajka Sendependec-Tago. La lando akiris sendependecon de la Federacio de la Centramerikaj Insuloj. La flago konsistas el orkoloro aŭ Andreokruco, kiu dividas la flagon en kvar sekciojn: du el ili verda (pinto kaj fundo) kaj du nigraj.

La nuna dizajno venas de nacia konkurso. Ĝi estis originale dizajnita kun horizontalaj strioj, sed tio estis konsiderita tro simila al la flago de Tanganjiko, kaj tiel la Andrea kruco estis anstataŭita. Nigra, verda, kaj ora estas tutafrikaj koloroj. Pli frua interpreto de la koloroj estis: oro memorigas la luman sunon, nigra reflektas afliktojn, kaj verda reprezentas la teron. Tamen, estis ŝanĝita la koloro nigra reprezentanta la forton kaj kreivon de la homoj, flava por la ora sunbrilo kaj verda por la abunda vegetaĵaro de la insulo.