La nacia flago de Jemeno ( arabe: علم اليمن‎) estis adoptita la 22-an de majo 1990, la tago kiam Norda Jemeno kaj Sud-Jemeno estis unuigitaj. La padrono de ruĝa, blanka kaj nigra strioj estis ankaŭ komunaj simboloj por la flagoj de la du disaj jemenaj respublikoj, simbolo de Tutarabismo, kiel tiu de la flagoj de Egiptio, Sirio, Irako, Jordanio kaj aliaj.

2:3

Laŭ la oficiala priskribo, la ruĝa strio estas pro la sangoverŝado de martiroj kaj unueco; la blanka por brila estonteco; nigra pro la malluma pasinteco.

Vidu ankaŭ redakti