Flago de Kantabrio

La flago de Kantabrio (Hispanio) estis oficialigita de la Statuto de Aŭtonomeco de Kantabrio. La blazonŝildo akompananta la flagon estis elektita per Leĝo de la Regiona Asembleo datita je la 22-a de decembro 1984. De tiam la flago konsistas el du horizontalaj strekoj blanka kaj ruĝa, same larĝaj, kun la blazono de Kantabrio situanta en la geometria centro.

Flago de Kantabrio

Historio redakti

Jam en la 18-a jarcento ĉi tiu ruĝblanka flago flagris en la kantabraj ŝipoj, kio estas registrita en la dokumento donanta la titolon Urbo al Santandero en 1755. Ankaŭ la flago aperas en pentraĵo La batalo de Vargas (La batalla de Vargas), de la santandera pentristo José Vallespín, kiu prezentas la faman Batalon de Vargas, okazintan la 3-an de novembro 1833, dum la Unua Karlisma Milito. Tiun tagon la trupoj venintaj el Santandero sukcesis retretigi la karlistojn, kiuj tial ne sukcesis prezenti obstinan reziston en la nordo de Hispanio.

En la pentraĵo estas aro da soldatoj lojalaj al Isabel la 2-a (aŭ izabelistoj) atakantaj la malamikajn trupojn, kiuj portas ruĝblankan flagbandon. Tial oni pensas, ke tiam la nuna flago de Kantabrio jam ne estis uzata nur en sia mara celkampo. Tio ĉi ne estas escepto, ĉar multaj naciaj flagoj datiĝas de la 17-a jarcento kaj estis prenitaj de komercaj markompanioj.

Pere de reĝa ordono datita je la 30-a de julio 1845, oni asignis alfabetajn flagojn al la hispanaj marprovincoj (maraj administraj unuoj). Tamen, kaze de la marprovinco Santandero, oni respektis ties ruĝblankan flagon kaj tial ĝi konserviĝis ĝis nun.

Ankaŭ estas plia atesto pri la uzo de la flago en pentraĵo prezentanta barikadon en Cuatro Caminos (Santandero), dum la Hispana revolucio de 1868. En ĝi, dum ribelo kontraŭ la reĝino Isabel la 2-a, la popolo, kun la ruĝblanka flago, alfrontas la trupojn de la ĝeneralo Calonge, venintajn el Valadolido.

Oni tiom sentis la flagon kiel propran por la tuta regiono, ke eĉ la ĉefurbo Santandero anstataŭigis sian blublankan flagon per tiu ruĝblanka. Tio restis sensanĝa ĝis la dua jardeko de la 20-a jarcento, kiam pledado de Fresnedo de la Calzada instigis signadon de la kampolimoj, kaj sekve la ĉefurbo reprenis sian blublankan eksflagon kaj tiu ruĝblanka restis nur por uzo de la tiama Deputitejo de la Provinco Santandero (nuna Parlamento de Kantabrio).

Aliaj historiaj flagoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti