Flago de la Demokratia Respubliko Kongo

ŝtata flago
(Alidirektita el Flago de Kongo Kinŝasa)

La nacia flago de la Demokratia Respubliko Kongode Kongo Kinŝasa konsistas el blua fono, antaŭ ĝi diagonala ruĝa strio kun heraldike ora (fakte flava) rando inter la heraldike dekstra (fakte maldekstra) suba angulo kaj la heraldike maldekstra supra angulo aliflanke de la flaga rektangulo, kaj el heraldike ora (fakte flava) kvinpinta stelo en la heraldike dekstra (fakte maldekstra) supra angulo de la flago.

Flago de la Demokratia Respubliko Kongo
Flago de la Demokratia Respubliko Kongo
Flago de la Demokratia Respubliko Kongo
nacia flago
Uzo 111111
Proporcio 3:4
Priskribo ĉielblua fono, ruĝa strio kun flava rando, flava kvinpinta stelo
Oficialigo 20-a de februaro 2006
vdr

Ĝi estis adoptita la 20-an de februaro 2006. Nova konstitucio, ratifita en decembro 2005 kaj ekfunkcianta en februaro 2006, proponis revenon al flago simila al tiu kiu uziĝis inter la jaroj 1963 kaj 1971, kun ŝanĝo de pli malhela "reĝa" blua pli hela "ĉiele" blua koloro, kiu reprezentu la pacon. La ruĝa koloro staru por "la sango de la martiroj de la lando", la flava aŭ heraldike ora koloro "reprezentu la landan riĉecon" kaj la stelo disradiu "brilan estontecon por la lando".[1]

la antaŭa flago, valida inter la jaroj 1971 kaj 1997

La antaŭa flago, valida inter la jaroj 1971 kaj 1997, uzis la tutafrikajn kolorojn verdo, flavo kaj ruĝo, kaj centre bildigis mane tenitan brulantan torĉon sur fono de ora suno.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti