Flago de Maŭritanio

ŝtata flago

La nacia flago de Maŭritanio estis adoptita la 1-an de aprilo 1959. Ĝi estis lanĉita sub ordono de Moktar Ould Daddah. La koloroj de verda kaj flava estas konsideritaj tutafrikaj koloroj. Verda ankaŭ kutime simbolas Islamon, kaj la flava por la sabloj de la dezerto Saharo. La duonluno kaj stelo estas simboloj de Islamo, kio estas la plej grava religio en la nacio. Kelkaj verkistoj ankaŭ konjektis ke verda simbolas brilan estontecon, kaj kreskon. Ekzistas neniu oficiala specifo aŭ konstrutuko por la precizaj relativaj mezuradoj de la stelo kaj duonluno, kvankam la mezuradoj de la flago estas 2:3.

Flago de Maŭritanio
nacia flago
Lando  Maŭritanio
Proporcio 2:3
Oficialigo 15-a de aŭgusto 2017
vdr

Vidu ankaŭ redakti